2060 Ĥirono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2060 Ĥirono
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroidoperioda kometo
Oficiala nomo 2060 Chiron
Aliaj nomoj 1977 UB ; 95P
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Kirono vd
Malkovro
Malkovrinto Charles T. Kowal
Dato de malkovro 18-a de oktobro 1977
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
2049,190 Gm (13,698 AU)
1273,465 Gm (8,513 AU)
2824,915 Gm (18,883 AU)
Discentreco 0,379
Meza anomaliangulo 102,753°
Klinangulo 6,928°
Periodo 18517,550 tagoj (50,698 jaroj)
Meza cirkulrapido 7,75 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
209,361°
Argum. de periapsido 339,803°
Fizikaj ecoj
Diametro 166 km
Rotacia periodo 0,2466 tago (5,918 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,15
Observaj ecoj
Spektroklaso B, Cb
Absoluta magnitudo 6,5
vdr

2060 Ĥirono estas tre granda asteroido en la ekstera regiono de la sunsistemo. Ĝin malkovris la 18-an de oktobro 1977 la usona astronomo Charles Thomas Kowal kaj estas la unue konata membro de la klaso de la centaŭroj.

Fakte, tiu astro estis jam observita la 24-a de aprilo 1895 kaj rigardita kiel asteroido. Kowal hipotezis, ke povus esti kometo kaj proponis nomi ĝin Ĥirono : ĝia duopa eco kometo/asteroido memoriganta la duopan econ homo/ĉevalo de la centaŭro Kirono el la helena mitologio. (Ne konfuzu ĝin kun Ĥarono, la plutona luno.)

En 1988 oni mezuris pligrandigon de ĝia lumeco de preskaŭ unu videbla magnitudo, en 1989, hararo kaj vosto, tipaj de kometoj estis observitaj, pruvo ke ĝi estas ja kometo ; sed kun diametro de 166 km, ĝi estas multe pli granda ol la konataj kometoj.

Nuntempe ĝi estas ano de ambaŭ klasoj kaj signifiĝas ankaŭ per la kometa nomo 95P/Ĥirono.

Orbito

Ĥirono ĉirkaŭas la sunon per distanco inter 8,470 AU (perihelio) kaj 18,917 AU (afelio) en 50,67 jaroj. La orbito situas inter la orbitoj de la planedoj Saturno kaj Urano, sed elstaras iom en la saturnan orbiton. Ĝi havas discentrecon de 0,381 kaj kliniĝas 6,936° kontraŭ la ekliptiko.

Kiel Centaŭro, ĝi ne havas stabilan orbiton. ĝi estas rigardita kiel objekton el la Kujper-zono, disorbitigita pro gravitaj perturboj. Post analizo de ĝiaj vaporiĝemaj materialoj, oni estimas ke ili tute vaporiĝos en kelkaj milionoj da jaroj se Ĥirono restas sur sia nuna orbito.

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2059 Baboquivari2060 Ĥirono2061 Anza