29-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
titolpaĝo de la seminaria broŝuro

La 29-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1985 kaj la 3-a de januaro 1986 en la urbo Eschwege de la federacia lando Hesio en la centro de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis 220 lernantoj kaj studentoj el dudeko da eŭropaj landoj. La organizan teamon de GEJ gvidis Thomas Pusch (kunordigado, administrado, presaĵoj) kaj partoprenis Winfried Hinrichs (tema programo), Martina Sachs (kontaktoj al la urbo, ekstera informado), Elisabeth Kuhl-Kruse (distra programo), Gerald Roemer (financoj, elpago de vojaĝsubvencioj) kaj Dagmar Schütte (organizo de la kuireja servo). Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per preskaŭ 20.000 DEM, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis mediprotekta:

29-a IS B.jpg


- ĉu nutraĵo aŭ speciale danĝera rubaĵo ? ? ?

Antaŭ la aranĝo, la studentaj organizantoj plektis multajn kontaktojn al naciaj organizoj de junaj mediprotektantoj en Germanio kaj vizitis iliajn kongresojn, prenis ideojn, kiuj enfluis la seminariajn prelegojn, sed ankaŭ varbis por la internacia lingvo inter la partoprenantoj de tiuj ne-esperantaj kongresoj.

En la enkonduko de la seminaria broŝuro estis skribite:

29-a IS C.jpg

"Antaŭ kelkaj jaroj la homoj [en la nordaj landoj de milda klimato] ankoraŭ memsekure ridetis, kiam ili estis alparolitaj ŝpari akvon: Ili certis, ke tiu ĉi likvaĵo estas senprobleme disponebla kaj eĉ manko de akvo dum tre varmaj someroj estas nur dumtempa problemo.

Sed dum la lastaj jardekoj medipolucio iĝis minaca kaj tre grava problemo ne nur en Eŭropo. Kaj la vivnecesa substanco akvo verŝajne estas la plej granda "rubujo" por kemiaĵoj rezultantaj el industriaj procesoj. Mortado de arbaroj pro "acida pluvo", malpurigo de la subtera akvo pro nitratoj kaj fosfatoj el la industriigita agrikulturo kaj pro la troa uzo de lavkemiaĵoj, enfluigo de industriaj kemiaĵoj en riverojn kaj la "forigo" de acidoj per elfluigo el specialaj transportŝipoj en la maron nur estas kelkaj el multaj "medio-pekoj".

"baleno en nia bela urba rivero..."

Sed ne nur la industrio kaj "la socio" kulpas pri la ekologiaj problemoj pro malpurigita akvo, ankaŭ ĉiu unuopulo kun'venenigas' la akvon. La traktado de tiu ĉi nutraĵo, de kiu la averaĝa homo bezonas du ĝis tri litrojn potage por transvivi, kaj de kiu la averaĝa eŭopa homo uzas kaj forfluigas ĉirkaŭ 160 litrojn potage (kaj la statistikaj ciferoj ankoraŭ ĉiam kreskas!), povus iĝi unu el inter la faktoroj por la homara transvivo."

Kompreneble la partoprenantoj de la seminario ankaŭ ĝuis la mezepokan urbocentron de la urbeto Eschwege kaj vidis inter alie la historian montan kastelon Fürstenstein, kiu dum la mezepoko protektis la tre gravan vojon por la komercado kun salo.

Eschwege

La urbestro atentigis, ke la urbo tiutempe situis rekte ĉe la mortiga limo inter okcidenta kaj orienta Germanio, sekurigita kontraŭ nepermesata pasado per plurcentmetra strio kun multaj minoj kaj multaj soldatoj kun mitraloj ĉiam pafopretaj. Li samkiel aliaj gastoj substrekis, ke en la seminario por ekstera observanto imprese memkompreneble partoprenis studentoj el orienta kaj okcidenta Eŭropo, kaj ke aparte en tia loko proksime de malhoma limo, la agoj de la "Esperantistoj, kiuj pledas por la forigo de malkonfido kaj miskomprenoj inter la homoj", aspektas aparte simpatiaj.

"Ŝparu akvon: Duŝu komune!"

La organizantoj pensis praktike, kaj ankaŭ dum la aranĝo provis agi laŭeble mediprotekte. Tamen eble ne estis tute serioza la peto al la partoprenantoj en la seminariaj materialoj: "Ŝparu akvon: Duŝu komune!".