30705 Ideo
| 30705 Ideo | |
| asteroido | |
| asteroido | |
|---|---|
| Oficiala nomo | 30705 Idaios |
| Aliaj nomoj | 3365 T-3; 1989 SD7 ; 2001 QB72 |
| Nomita laŭ | Meanings of minor planet names: 30001–31000 vd |
| Malkovro | |
| Malkovrintoj | I. van Houten-Groeneveld, C. J. van Houten kaj Tom Gehrels |
| Dato de malkovro | 16-a de oktobro 1977 |
| Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando) |
| Orbitaj ecoj | |
| Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Troja tendaro vd |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
778,499 Gm (5,204 AU) 732,635 Gm (4,897 AU) 824,363 Gm (5,511 AU) |
| Discentreco | 0,05891 |
| Meza anomaliangulo | 126,158° Epoko 4-a de septembro 2017 |
| Klinangulo | 19,748° |
| Periodo | 4336,081 tagoj (11,872 jaroj) |
| Longitudo de suprenira nodo |
24,185° |
| Argum. de periapsido | 342,780° |
| Terdistanco - Minimuma |
583,701 Gm (3,902 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 44,546 ± 0,744 km |
| Rotacia periodo | 0,6557 tago (15,736 horoj) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Geometria albedo | 0,074 ± 0,010 |
| Observaj ecoj | |
| Absoluta magnitudo | 10,4 |
30705 Ideo estas mezgranda malhela troja asteroido de Jupitero, kiu orbitas proksime la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, do ano de la tiel nomata "Troja Tendaro".[1]
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 16-an de oktobro 1977 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Tria Enketo pri Trojanoj" (angle Third Trojan Survey).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ideo, kiu lasis al ĝi sian nomon, estis heroldo de la reĝo Priamo, li diris al tiu-ĉi, ke Pariso kaj Menelao volis komenci duelon. Ideo estis plej juna filo de la sacerdoto Dareso; kun helpo de Hefesto li eskapis el la lanco de Diomedo ĉar la dio volis, ke sia sacerdoto ne perdu siajn ambaŭ filojn.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (30001 – 31000) | Poste: |
|---|---|---|
| 30704 Fegeo | 30705 Ideo | (30706) 4026 T-3 |
