UK 1953
| UK 1953 | ||
|---|---|---|
|
la centra placo de Zagrebo meze de la 1950-aj jaroj |
||
| Loko | Zagrebo, | |
| Ekde | 25-a de julio 1953 | |
| Ĝis | 1-a de aŭgusto 1953 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |
La 38-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1953, en Zagrebo, Jugoslavio, kun 1760 partoprenantoj. La solena malfermo okazis dimanĉe la 26-an de julio 1953, la solena fermo sabate la 1-an de aŭgusto 1953.

Kiel kongresejo servis Laborista Domo, kie sepdek gesamideanoj deĵoris en la Akceptejo. La kongresanoj alvenis jam sabate la 25-an de julio 1953. En la hotelo "Esplanade" okazis Interkona Vespero.
La solenan malfermon ĉeestis Alta Protektanto D-ro Vladimir Bakarić, Prezidanto de la Kroata Respubliko ene de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio, la urbestro de Zagrebo s-ro Večeslav Holjevac kaj la reprezentanto de Unesko s-ro Pierre Lebar el Parizo. La kongreson malfermis s-ro Ernfrid Malmgren, prezidanto de UEA.
En la kongreso ekfunkciis la tria postmilita komitato de UEA, kiu oficos ĝis la jaro 1956.
- Vladimir Bakarić, la Alta Protektanto
- Večeslav Holjevac, urbestro de Zagrebo
- Ernfrid Malmgren maldekstre
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Heroldo de Esperanto, 1182, la 16-an de aŭgusto 1953
| Universalaj Kongresoj | ||
|---|---|---|
| 1905-1915 • 1920-1939 • 1947-1959 • 1960-1979 • 1980-1999 • 2000-2019 • 2020-2029 | ||
| DUA MONDMILITO | ||
| Berno 1947 • Malmö 1948 • Bournemouth 1949 | ||
| Parizo 1950 • Munkeno 1951 • Oslo 1952 • Zagreb 1953 • Haarlem 1954 | ||
| Bologna 1955 • Kopenhago 1956 • Marsejlo 1957 • Mainz 1958 • Varsovio 1959 | ||


