5781 Barkhatova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
5781 Barkhatova
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5781 Barkhatova
Aliaj nomoj 1990 SM28 ; 1965 UD1 ;
1970 EU3 ; 1981 YF1 ;
1984 WN4 ; 1987 UL9
Nomita laŭ Klavdia Barkhatova vd
Malkovro
Malkovrintoj Ljudmila Ĵuravljova
kaj Galina Kastel'
Dato de malkovro 24-a de septembro 1990
Loko de malkovro Nauĉno (Krimeo)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
319,623 Gm (2,137 AU)
307,535 Gm (2,056 AU)
331,711 Gm (2,217 AU)
Discentreco 0,03782
Meza anomaliangulo 87,813°
Epoko : 25-a de februaro 2023
Klinangulo 2,710°
Periodo 1140,690 tagoj (3,123 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,39 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
259,017°
Argum. de periapsido 171,268°
Terdistanco
- Minimuma

159,851 Gm (1,06854 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,653 ± 0,034 km
Ĉefa korpo : 5,47 ± 0,03 km
Rotacia periodo tago (2,8161 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,242 ± 0,022
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,73
vdr

5781 Barkhatova estas mezgranda hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1990 de la ukraina astronomino Ljudmila Vasilievna Ĵuravljova kaj de la sovetunia astronomino Galina Riĉardovna Kastel' elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno (en tiama Sovetunio, nun en Respubliko Krimeo).

Ĝi estas en orbita resonanco 3:5 kun Marso.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 14-an de marto 2023 de V. Benishek, P. Pravec kaj R. Durkee per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 11-an de majo 2023.

Tiu satelito havas diametron de almenaù 1,42 km, orbitan duonan grandakson estimata je 16 km kaj orbitan periodon de 1,502 ± 0,002 tago (36,048 ± 0,048 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la sovetunia astronomino Klavdija Aleksandrovna Barĥatova (cirile : Клавдия Александровна Бархатова (19171990), fondintino de la observatorio Kourovka de la Ŝtata Universitato de Uralo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5780 Lafontaine5781 Barkhatova5782 Akirafujiwara