UK 1910

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 6-a UK)
UK 1910
Loko Vaŝingtono,  Usono
Ekde 14-a de aŭgusto 1910
Ĝis 20-a de aŭgusto 1910
← Antaŭa Sekva →
vdr
Partoprenantoj de UK 1910

La 6-a UK (= Universala Kongreso de Esperanto) okazis en Vaŝingtono (ĉefurbo de Usono) en la jaro 1910.

Inter la 357 partoprenantoj el 20 landoj estis ankaŭ doktoro L. L. Zamenhof. Lia kongresa parolado poste eldoniĝis kiel volumo 1 de la serio 10-spesdeka biblioteko Esperantista.

Inter la delegitoj estis ankaŭ oficiala reprezentanto de la Ruslanda Ministerio de Komerco kaj Industrio, Esperantisto A. A. Postnikov.

Dum la kongreso okazis la unua kunveno de "Universala Ligo".

Menciindas ke William W. Mann priskribis la vojaĝon al Ameriko kun d-ro Zamenhof al la 6-a UK en artikolo titolita "La Sesa Internacia Kongreso de Esperantistoj (Bildoj el la Notlibro de Ĉeestinto)" publikigita en la numero de British Esperantist (oktrobro 1910, paĝoj 184-197).

Teatraĵo prezentita[redakti | redakti fonton]

La kongreso en beletro[redakti | redakti fonton]