65708 Ehrlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
65708 Ehrlich
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 65708 Ehrlich
Aliaj nomoj 1992 RB1 ; 2000 YP52
Nomita laŭ Paul Ehrlich vd
Malkovro
Malkovrintoj F. Börngen kaj L. Schmadel
Dato de malkovro 4-a de septembro 1992
Loko de malkovro Tautenburg (Germanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
358,245 Gm (2,395 AU)
290,175 Gm (1,940 AU)
426,315 Gm (2,850 AU)
Discentreco 0,1900
Meza anomaliangulo 64,681°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 2,798°
Periodo 1353,571 tagoj (3,706 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
2,247°
Argum. de periapsido 357,157°
Terdistanco
- Minimuma

139,926 Gm (0,9353 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,601 ± 4,601 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,030 ± 0,008
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,7
vdr

65708 Ehrlich estas tre malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono proksima de la orbita resonanco 1:6 kun Venuso kaj 1:2 kun Marso.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 4-an de septembro 1992 de la germanaj astronomoj Freimut Börngen kaj Lutz D. Schmadel elde la Observatorio Karl Schwarzschild en Tautenburg (Germanio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la germana kuracisto Paul Ehrlich (18541915), konata pro liaj pioniraj laboroj en hematologio, imunologio kaj kemiterapio. Li enkondukis novajn metodojn de diagnozo kaj malkovris la unuan efikan kuracon kontraŭ la sifiliso. En 1908, li ricevis la Nobel-premion pri medicino kune kun Ilja Meĉnikov.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (65001 – 66000)Poste:
(65707) 1992 PY165708 Ehrlich(65709) 1992 RP1