93-a Germana Esperanto-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La naturscienca kaj teknika Germana Muzeo sur insulo en Isaro

La 93-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Munkeno ekde la 13-a ĝis la 16-a majo 2016. Temis pri la kvina nacia Esperanto-kongreso en la urbo, post 1926, 1948, 1951 kadre de la Universala Kongreso de Esperanto, 1968 kaj 1991. La evento celebris la 125-jaran jubileon de la loka esperanto-movado: La Esperanto-Societo festis 125 jarojn de sia ekzisto, nekutima evento, ĉar ĝi estis fondita nur 4 jarojn post la unua lernolibro de Esperanto. Ĉeestis iom pli ol 200 kongresanoj el Germanio kaj 20 pliaj ŝtatoj, interalie el Japanio, Usono, Meksiko kaj Brazilo. Aperis tiusence bruŝura kroniko "La historio de la Esperanto-klubo Munkeno" kaj estis solenaj proklamoj de meritplenaj membroj de la klubo, el kiuj samtempe estis kelkaj organizantoj de la nuna kongreso: Uli Ender kaj Karl Breuninger (la lasta el ili vivanta en la antaŭurbo Germering).

La kongreso programe riĉis: En la limigita tempokadro okazis pli ol 40 prelegoj, tiel ke devis okazi po 4 aŭ 5 samtempe. Konvenis ke la evento okazis en tre taŭgaj ejoj centre de Munkeno, kun multaj malpli grandaj prelegejoj kaj unu granda salono, dum tute apude estis ankaŭ la hotelo kun restoracio. Ankaŭ la kultura programo estis impresa: kantis kaj muzikis interalie Mikaelo Bronŝtejn, duopo Kajto kaj Attila Schimmer. La sorĉisto Walter Brusa prezentis perfektan sorĉadon. La sabato estis rezervita al ekskursoj. Oni povis elekti inter deko da eblaj kelkhoraj posttagmezaj ekskursoj, el kiuj multaj fokusigis la kongresurbon mem: ekzemple eblis ekkoni Munkeon laŭ ĝia secesistila arkitekturo aŭ laŭ ĝiaj restaĵoj el la nazia tempo.

Fonto[redakti | redakti fonton]