26-a IS
La 26-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1982 kaj la 3-a de januaro 1983 en la pitoreska mezepoka kaj vinprodukta urbo Oberwesel de la federacia lando Rejnland-Palatinato en la okcidento de Germanio, borde de al rivera Rejno. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis iom pli ol 170 lernantoj kaj studentoj el dudeko da eŭropaj landoj. La organizan teamon de GEJ partoprenis Uschi Felhölter (kunordigo), Elisabeth Kuhl-Kruse (vespera programo), Elisabeth Schwarzer (tema programo), Gerald Roemer (financoj, teknikaĵoj) kaj Thomas Pusch (administrado, informado).[1] Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per preskaŭ 16.000 DEM, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.
Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis sociologia:
La tradicia familio en krizo
Prelegoj kaj laborgrupoj fokusigis la atenton sur interkulturaj komparoj de diversaj formoj por junaj paroj kunvivi kaj eventuale disiĝi, de avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la kunvivado de pluraj generacioj kaj la malapero de tiu koncepto en modernaj urboj, de la efiko de paca aŭ malpaca disiĝo de gepatroj al la psiko de la infanoj, de familioj kun nur unu generinto ktp ktp. Prelegoj prezentis la kontraŭ-seksisman movadon de pluraj landoj en komparo, raportis pri Skandinavio, la katolika mediteranea sudo de Eŭropo kaj la familiaj konceptoj en la komunismaj landoj de la Varsovia Pakto, sed ankaŭ pri familia planado en Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Kompreneble diskutiĝis filozofiaj demandoj kiel "ĉu familio: spegulo de la socio aŭ ĉu familio: rifuĝejo kontraŭ la socio?" kaj "Ĉu estas respondece krei infanojn en mondo kies estonteco malhelas pro mistrakto de la medio kaj la ekzisto de nukleaj armiloj?".[1]
Kontraste al tiuj seriozaj dumtagaj temoj, la tutnokta programo estis gaja kiel kutime. Kompreneble eblis ĉiam danci diskoteke, sed ankaŭ enŝteliĝi en la endoman naĝejon je la tria horo nokte kaj tie bani nude en malhelo, kun iom da timo je malkovriĝo de la domaj aŭtoritatoj, aŭ ludi tablotenison je la kvina horo matene, kiam necesis kontraŭbatali ondeton da laco.
La desegnaĵojn en la seminariaj materialoj parte - kun trafa ciniko - provizis la germana desegnisto Loriot [LoriO], kiun la aranĝo eble iom pli diskonatigis inter junaj intelektuloj ekster Germanlingvio.