Saltu al enhavo

Iván Erőd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:15, 17 aŭg. 2023 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iván Erőd
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1936 (1936-01-02)
en Budapeŝto
Morto 24-an de junio 2019 (2019-06-24) (83-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno (1957–1961)
Muzikakademio Franz Liszt (1951–1956) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Adrian Eröd (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
pianisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.ivan-eroed.at
vdr

Iván Erőd, laŭ hungarlingve kutima nomordo Erőd Iván estis hungara-aŭstra komponisto, pianisto, altlerneja instruisto. Lia avo estis Bernát Ney, lia onklo estis Tibor Ney.

Iván Erőd[1] naskiĝis la 2-an de januaro 1936 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de junio 2019 en Vieno.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Iván Erőd lernis pianadon de György Kálmán en sia aĝo 5, post 5 jaroj de Pál Kadosa. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1950, poste li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1951 kaj 1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Szabó (komponisto), Zoltán Kodály, Bence Szabolcsi, Lajos Bárdos, Olivér Nagy, Erzsébet Szőnyi, Dénes Bartha, Antal Molnár (komponisto), András Mihály kaj Katalin Nemes. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 li disidis al Aŭstrio kaj inter 1957–1961 li studis en Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno. En 1960 li ricevis aŭstran ŝtatanecon, ekde tiam li vivtenis sin el piankoncertoj. Inter 19671989 li ankaŭ instruis en Universitato por Muziko kaj Scena Arto je Graz, poste en simila universitato en Vieno, en la studjaro 2004 en la menciita Muzikarta Altlernejo (intertempe levita al universitato). En 1993 li rericevis la hungaran ŝtatanecon kaj eĉetis domon en Csákberény. Li ricevis eksterlandajn kaj hungarajn premiojn inter 1961-2019. Li edziĝis en 1969, lia edzino naskis 5 gefilojn inter 1970-1984.

Liaj komponaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Blovtriopo, Op. 4 (1957)
  • Ricercare ed Aria S. C. H. E., Op. 11 (1965)
  • Tri violonaĵoj, Op. 27 (1979)
  • Vesperaj imagoj, Op. 38 – Nagyzenekarra (1981)
  • 2-a violonsesopo, Op. 68 (1996)
  • Pici kaj Anti, Op. 85 (2009)
  • Tripelkonzert, Op. 92 (2015)

Liaj disĉiploj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]