Saltu al enhavo

Purpura karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:58, 29 okt. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Purpura karpodako
Purpura karpodako, masklo
Purpura karpodako, masklo
Purpura karpodako, ino
Purpura karpodako, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. purpureus'
Carpodacus purpureus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Purpura karpodako, Carpodacus purpureus, estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio kaj la aliaj "amerikaj karpodakoj" estas kutime lokataj en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Burrica. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Purpura karpodako estas unu el la 24 birdoj de la genro Carpodacus kaj estas inkludata en la familio de Fringedoj, kiu formiĝas el paserinaj birdoj troviĝantaj en la norda hemisfero kaj nordo de Afriko.[1] La Purpura karpodako estis origine priskribita de Johann Friedrich Gmelin en 1789.

Estas du subspecioj de Purpura karpodako, C. p. purpureus kaj C. p. californicus. C. p. californicus estis identigita de Spencer F. Baird en 1858.[1] Ĝi diferas el la nomiga subspecio pro tio ke ĝi havas pli longan voston kaj mallongajn flugilojn. La plumaro de kaj maskloj kaj inoj estas pli malhelaj, kaj la koloro de inoj estas pli verdeca.[2] La beko de C. p. californicus estas ankaŭ pli longa ol tiu de la nomiga subspecio.[3]

Plenkreskulo havas mallongan forkoforman brunajn voston kaj flugilojn kaj estas ĉirkaŭ 15 cm longa kaj pezas 34 g.[4] Maskla plenkreskulo estas ruĝa kiel rubuso en kapo (ĉefe en krono kaj gorĝareo), brusto, dorso kaj pugo; ties dorso estas bruna kaj strieca, dum la flugiloj estas tutbrunaj. En subaj partoj estas blankeca tre brune strieca, pli ruĝeca strieca en flankoj. Estas tre bruna traokula areo el beko al orelareo kie plilarĝiĝas. Ina plenkreskulo havas helbrunajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn kun malhelbruna strieco; ĝi havas blankan linion superokulan.

Habitato kaj distribuo

[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas arbaroj de koniferoj aŭ miksitaj en Kanado kaj nordorienta Usono, same kiel diversaj arbaraj areoj laŭlonge de la usona marbordo de Pacifiko. Ili nestumas sur horizontala branĉo en forko de arboe.

Masklo, Ruĝkapa karpodako (C. mexicanus), Otavo, Ontario

Birdoj el norda Kanado migras al sudo de Usono; aliaj birdoj estas konstantaj loĝantaj birdoj.

La populacio de Purpura karpodako akre malpliiĝis oriente pro la Ruĝkapa karpodako. Plej ofte kiam tiuj du specioj koincidas, la Ruĝkapa karpodako forpelas la Purpuran karpodakon.[5] Tiu birdospecio estis forpelita ankaŭ el kelka habitato fare de la enmetita Hejmpasero.[5]

Tiuj nearktisaj birdoj manĝas en arboj kaj arbustoj, foje ĉe grunda vegetaĵaro. Ili manĝas ĉefe semojn, berojn kaj insektojn. Ili emas semojn de sunfloroj, milio, kaj kardo.

Kultura informo

[redakti | redakti fonton]

Tiu estas la ŝtata birdo de Nov-Hampŝiro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Carpodacus purpureus. Integrated Taxonomic Information System. Alirita 2008-07-18 .
  2. Bailey, Florence Merriam; Fuertes, Louis Agassiz. (1921) Handbook of Birds of the Western United States. Houghton Mifflin, p. 310.
  3. Kaufman, Kenneth. (1999) A Field Guide to Advanced Birding. HMCo Field Guides, p. 267–268. ISBN :039597500X.
  4. Maehr, David S.; Kale, Herbert W., II. (2005) Florida's Birds: A Field Guide and Reference. Pineapple Press, p. 211. ISBN 1561643351.
  5. 5,0 5,1 Wootton, JT. date = 1987 (1987). "Interspecific Competition between Introduced House Finch Populations and Two Associated Passerine Species". Oecologia 71 (3): 325–331. doi:10.1007/BF00378703

Literaturo

[redakti | redakti fonton]