Tefnut
Tefnut | |||||
---|---|---|---|---|---|
akva dio • egipta dio | |||||
Karakterizaĵoj | |||||
Sekso | ina | ||||
En hieroglifoj |
| ||||
Transskribo | Tefenet | ||||
Kulto | |||||
Centro de kulto | Heliopolo, Hermopolo, | ||||
Familio | |||||
Gepatroj | Reo aŭ Atumo, Iusaset | ||||
Patro | Geb | ||||
Gefratoj | Ŝu, Maat, Hatoro | ||||
Edzo/Edzino | Ŝuo | ||||
Infanoj | Geb, Setho, Nut | ||||
simbolo | leono, flamengo | ||||
En alia projekto | |||||
Kategorio en Vikimedia Komunejo | Tefnut | ||||
Tefnut , diino kiu personigas la humidon, reprezentas la roson kiu vivigas kaj la korpajn procezojn kiuj produktas humidon. Asociita al la militaj diaĵoj, al la suna okulo, de Reo, kaj al la ureuso (sunoporta serpento), en la egipta mitologio[1].
Tefnut estis kutime bildigita kiel virino kun kapo de leonino, kun la sundisko kaj du ureusoj, la sceptro kaj la ansa kruco. En akompano de Ŝuo, kiel du leonoj; kaj kun formo de flamengo, en Buto[2].
Ŝi estis filino de Reo, patrino de Geb kaj Nut. Ŝi estis fratino kaj edzino de Ŝuo (kiu reprezentas la sekan aeron), iĝante tiel la unua paro de la heliopola Eneado.
Ĉagrenita pro Reo ŝi foriris al Nubio; Ŝuo kaj Toto iris serĉi ŝin, kaj sukcesis ke ŝi revenu al Egiptio, favorante tiel la inundojn. Ŝi disdonis la spiron al la mortintoj.
Dum la Meza Egipta Imperio ŝi estis identigita kun Maat. En la malfrua periodo de Egiptio estis kun Seĥmeta, Bastet, Nehemetauej de Hermopolo, Menhit de Latopolo kaj Apset de Nubio.
Ŝi estis kultata en Oksirinĥo kaj Leontopolo. Parto de Dendero estis nomata Domo de Tefnut. En Buto, kune al Ŝuo, estis adorata kiel flamengo[3] .
Referencoj
- ↑ The Routledge Dictionary of Egyptian Gods and Goddesses, George Hart ISBN 0-415-34495-6 angle
- ↑ Tefnut. Henadology. angle
- ↑ Pinch, Geraldine. (2002) Handbook of Egyptian Mythology. ABC-CLIO. ISBN 1-57607-242-8.angle