Márton Kalász
Márton Kalász | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1934 en Somberek | ||||
Morto | 30-an de decembro 2021 (87-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto poeto verkisto germanisto vd | ||||
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado kaj germanistiko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Márton Kalász [kalAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalász Márton estis hungara poeto, verkisto, tradukisto, profesoro.
Márton Kalász [1] Arkivigite je 2011-08-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de septembro 1934 en Somberek, li mortis la 30-an de decembro 2021 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Márton Kalász devenis el ŝvaba familio. Li frekventis gimnazion en Pécs, poste li eklaboris en Siklós kaj Szigetvár. Inter 1958-1970 li faris raportojn al Hungara Radio, dume li estis redaktoro en eldonejo. En 1964 helpe de stipendio li vizitis Orientan Germanion. Inter 1971-1974 li laboris en Berlino en Domo de Hungara Kulturo, inter 1991-1994 faris la samon en Stuttgart. En 1995 li ekinstruis en universitato. Li ricevis premion Kossuth en 2013, ekde 1971 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- poemoj ekzemple Hajnali szekerek (1955); Viola d'amour (1969); Megszámított vigasz - elektitaj poemoj 1952-1974; Rejtek (1990); Látható, láthatatlan (2007)
- prozoj ekzemple Téli bárány (1986) - romano; Morgató (1986) - porinfana romano; Atossza királynő álma (2006) - studoj, kritikoj, eseoj
- tradukaĵoj ekzemple de Rolf Hochhuth, Uwe Gressmann
- teatraĵo kaj tradukitaj teatraĵoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare Arkivigite je 2011-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare