Douvres-la-Délivrande
Aspekto
Douvres-la-Délivrande | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Normandio | ||
Departemento | Calvados | ||
Arondismento | Caen | ||
Kantono | Courseulles-sur-Mer | ||
Komunumaro | Communauté de communes Cœur de Nacre | ||
INSEE kodo | 14228 [+] | ||
Poŝtkodo | 14440 | ||
Retpaĝaro | www.douvres-la-delivrande.fr | ||
Politiko | |||
Urbestro | Thierry Lefort (2020-2026) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 190 (2015) | ||
Loĝdenso | 476 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 18′ N, 0° 23′ U (mapo)49.2941666667-0.37833333333299Koordinatoj: 49° 18′ N, 0° 23′ U (mapo) | ||
Alto | 19 m (min.: 17 m) (maks.: 58 m) | ||
Areo | 10,71 km² | ||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Douvres-la-Délivrande [+] | |||
Douvres-la-Délivrande [duvʁ la delivʁɑ̃d] estas franca komunumo. Ĝi situas en regiono Normandio en departemento Calvados en la nord-okcidento de Francio. Ĝi havas areon de 10,71 km² kaj nombris 5 014 loĝantojn en 2011. Kodo laŭ INSEE estas 14228 kaj poŝta kodo 14440. Ĝi estas membro de la komunumaro "Communauté de Communes Cœur de Nacre".
Najbaraj komunumoj
Lokoj kaj monumentoj
- Baziliko Notre-Dame de la Délivrande.
- Kapelo Notre-Dame de Fidélité, ornamita de René Lalique[1] kaj Alix Aymé[2], [3].
- La malnova priorejo de Tailleville kies kapelo estas registrita kiel Historia monumento ekde la 17-a de majo 1933[4].
- La Domaine de la Baronnie (Domajno de la Baronejo): situanta en la koro de Douvres apud la preĝejo, la Baronejo konsistas el du konstruaĵoj en paroĥa bieno de tri hektaroj. En la 11-a jarcento la Baronejo estis unuigita kun la episkopa posedaĵo. Estas menciite en la historioj, ke Douvres estis la plej bela feŭdo de la kanonikaro. La feŭdo de Douvres alprenis la titolon de baronejo en 1072 en la epoko de la promociiĝo de Thomas de Douvres, poste fariĝis biendomo kaj kampara domo de la episkopo de Bayeux[5].
- La eksa stacidomo de Douvres-la-Délivrande[6].
- La radara stacio: en la fino de la dua mondmilito la radaro nur komencas siajn unuajn provojn, tamen kelkaj modeloj kapablas detekti tagnokte movojn sur la maro je distanco supera al tiu de homa okulo. Okupantoj same kiel aliancanoj intensigos la plibonigon kaj instaladon de tiuj "sorĉistaj oreloj". Douvres, pro sia alteco, estis ekipita ekde la fino de 1942 de radaro "longdistanca" por informi la stabestrojn pri ajna provo elŝipiĝi en la regiono. Tamen, kiel ĉiufoje kiam militista ilo estas inventita... oni inventas la manieron neŭtraligi ĝin: la kontraŭaĵo farita el nebulado de la radaro aŭ falsaj eĥoj perfekte funkciis la nokton de la 5-a de junio 1944 al la 6-a de junio 1944. Tiu radara stacio longe restis fortikigita kampo ĝis la 17-a de junio 1944 (10 tagojn post la liberigo de Douvres). Hodiaŭ urbo Douvres-la-Délivrande reprenis rektan mastrumadon de tiu radara stacio kiu fariĝis unika muzeo sur la marbordo.
- Preĝejo Saint-Rémi.
- Angla tombejo.
- Apoteko Lesage, de stilo Art nouveau (hodiaŭ: Pharmacie Hardy).
- Naĝeja centro "AquaNacre".
- Kulturcentro Cœur de Nacre "C3-Le Cube".
Transportoj
- Bus Verts du Calvados:
- Linio 3 - Caen <--> Ver-sur-Mer
- Linio 103 - Douvres <--> Courseulles (lerneja)
- Linio 146 - Caen <--> Douvres (lerneja)
Ĝemelurboj
- Oerlenbach en Germanio ekde 2003
- Axminster en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ekde 1999
Bildgalerio
-
Kapelo de la priorejo de Tailleville
-
Domaine de la Baronnie
-
Eksa stacidomo de Douvres-la-Délivrande
-
Radaro de tipo de:Würzburg-Riese
-
Apoteko Lesage (Pharmacie Hardy)
Referencoj
- ↑ Le Christ de lumière de Lalique et la chapelle de la Vierge Fidèle à Douvres la Délivrande (1930)
- ↑ Présentation de la chapelle et du chemin de croix Arkivigite je 2013-06-12 per la retarkivo Wayback Machine sur le site de la Congrégation Notre-Dame-de-Fidélité
- ↑ (Palissy|PM14001325)
- ↑ Slipo n°PA00111291. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
- ↑ Dessin de 1842 du portail de la Baronnie, BNF Gallica.
- ↑ À la découverte des anciennes gares de la Côte de Nacre
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- retejo de Douvres-la-Délivrande (france)
- urbodomo de Douvres en Conseil-General.com (france)
- retejo de la komunumaro Cœur de Nacre
- naĝeja centro "AquaNacre"
- muzeo Radaro 1944 Douvres
- la loka Domo de Asocioj (france mallongigite MDA), arkivigita en aŭgusto 2015 (france)
- C3-Le Cube (kulturcentro Cœur de Nacre) (france)