A1 Grand Prix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el A1GP)
A1 Grand Prix
emblemo
automobile racing series • turniro • mondpokalo
Fondita en 2005
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La A1 Grand Prix estis aŭtomobilkonkurso de unusidveturiloj naskiĝinta dum la aŭtuno de la jaro 2005. La teamoj kaj la stiristoj estis asociitaj kun la nacioj por altiri la publikon. La serio finiĝis en novembro 2009 pro la manko je mono, kvankam la kalendaro de la ĉampionado 2009/2010 jam estis difinita.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉampionado disvolviĝis de septembro ĝis aprilo, ekspluatante la tempon, dum kiu Formulo 1 kaj aliaj serioj ne ĉeestas. La unua ĉampionado komenciĝis la 25-an de septembro 2005 ĉe Brands Hatch en Britio kaj ĝi finiĝis la 2-an de aprilo 2006 ĉe Ŝanhajo en Ĉinio kun la venko de la franca teamo (stiristoj Alexandre Premat kaj Nicolas Lapierre). La dua ĉampionado komenciĝis la 1-an de oktobro 2006 ĉe Zandvoort en Nederlando. La tria ĉampionado komenciĝis la 30-an de septembro 2007. La kvara kaj lasta ĉampionado komenciĝis la 5-an de oktobro 2008.

La ĉasioj komence estis liverataj de la Lola kaj ili havis la motoron Zytek V8 de 3400 cc. Ekde la ĉampionado de la jaro 2008 la ĉasio kaj la motoro estis liverataj de la Ferrari.

Tri teamoj de A1GP: Nederlando (oranĝa), Barato (blua) kaj Italio.

Kuroj[redakti | redakti fonton]

Kvalifikoj[redakti | redakti fonton]

La kvalifikoj estis dividataj en kvar sesioj po 15 minutoj. Sumigante la du plej bonajn girojn de ĉiu stiristo, oni kreis la startokradon de la sprint race.

Sprint race[redakti | redakti fonton]

La sprint race, aŭ mallonga kuro, daŭris ne pli ol 20 minutojn. La sprint race donis malpli poentojn ol la feature race kaj ĝi estis necesa por decidi la startokradon de la feature race, en kiu estis donataj pli da poentoj kaj ankaŭ monopremio.

Feature race[redakti | redakti fonton]

La feature race, aŭ longa kuro (aŭ ĉefa), daŭris proksimume 70 minutojn. En tia kuro, ĉiu teamo devis efektivigi almenaŭ unu haltadon ĉe la remizo.

Poentaro[redakti | redakti fonton]

La poentoj estis aljuĝataj al la teamo.

Poentoj kaj monopremioj en la sezono 2008–09
Poz. Poentoj Monopremio
Sprint Feature Sprint Feature
1-a 10 15 $100,000 $200,000
2-a 8 12 $70,000 $130,000
3-a 6 10 $50,000 $100,000
4-a 5 8 $35,000 $75,000
5-a 4 6 $30,000 $50,000
6-a 3 5 $20,000 $40,000
7-a 2 4 $15,000 $25,000
8-a 1 3 $10,000 $20,000
9-a 2 $7,000 $13,000
10-a 1 $3,000 $7,000
Rapida giro 1 1

Powerboost[redakti | redakti fonton]

Ĉiu veturilo havis kvar powerboost-ojn en la sprint race kaj ok en la feature race. Tiu ilo, funkciigita de la stiristo, plialtigis per 30 ĉevaloj kaj 500 giroj la potencon kaj la girnombron de la motoro.

Nacioj partoprenintaj[redakti | redakti fonton]

Tiu tabelo listigas la naciojn, kiuj partoprenis en almenaŭ unu A1GP-a ĉampionado.

Partoprenintaj nacioj
Afriko Ameriko Azio Eŭropo Oceanio

Sud-Afriko

Brazilo
Kanado
Meksiko
Usono

Ĉinio
Barato
Indonezio
Japanio
Koreio
Libano
Malajzio
Pakistano
Singapuro

Aŭstrio
Ĉeĥio
Francio
Germanio
Britio
Grekio
Irlando
Italio
Montekarlo
Nederlando
Portugalio
Rusio
Svisio

Aŭstralio
Nov-Zelando

Ora listo[redakti | redakti fonton]

La ruĝaj nacioj estis partoprenantoj de la A1GP-a sezono 2008/2009. La bluaj nacioj estis partoprenantoj en antaŭaj ĉampionadoj.
Jaro Nacio Stiristoj
2005/2006 Alexandre Premat
Nicolas Lapierre
2006/2007 Nico Hülkenberg
Michael Ammermuller
2007/2008 Neel Jani
2008/2009 Adam Carroll

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

esperante Oficiala retejo (Nune ne vizitebla)