ASICS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ASICS
transnacia firmaopublika kompanio vd
Dum 1949 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Sidejo Kobeo
Lando Japanio
Estr(ar)o Motoi Oyama
Dungitoj 9 039 (stato: 31-a de decembro 2019)
Agokampo sportŝuojvesto • sporta ekipaĵo • piedvesto
ISIN-kodo JP3118000003
filiaj kompanioj asics apparel industry • ASICS TRADING • ASICS Japan • ASICS America Corporation • Haglöfs vd
Posedataj kompanioj ASICS vd
TTT Oficiala retejo
vdr

ASICS (japane アシックス, Aŝikkusu) estas japana produktanto de sportŝuoj kaj sportvestaĵoj. La ĉefsidejo de la firmao situas en Kobeo en Japanio, kaj ĝi laborigas proksimume 6000 homojn (aktuale en 2013) [1].

La nomo Asics estas akronimo en la latina por "anima sana in corpore sano" ("sana menso en sana korpo") [2]. En 2017, la kompanio havis ĉ. 1,900 oŭtletoj tutmonde [3].

Asics estas plej konata pro ĝiaj sportŝuoj sed ankaŭ produktas aliajn piedvestojn kiel sandalojn, same kiel vestaĵojn (T-ĉemizoj, jakoj, kapuĉoj, banvestoj, kunpremadvestoj, gamaŝoj, ŝtrumpetoj) kaj akcesoraĵojn (sakoj, dorsosakoj, ĉapoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Vendejo en la New towns de Honkongo

La firmao estis fondita en 1949 fare de Kiichiro Onitsuka kaj unue estis nomita Panmure Co [4]. La firmao komencis produkti ŝuojn por basketbalo kaj poste disetendiĝis por produkti ŝuojn por multaj sportoj. En 1951, japana kuristo gajnis la prestiĝan Boston Maratonon portante la modelon Asics Tiger [5].

Laŭ la datumoj de 2008, 66% de la vendoj de la firmao estas piedvestoj, 24% sportaj vestaĵoj kaj la ceteraj diversaj sportaj ekipaĵoj. Ĉirkaŭ 45% de totalaj vendoj estas en Japanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ASICS Corporation Practical Information. ASICS. Arkivita el la originalo je 2022-03-08. Alirita 2023-08-14.
  2. (2004) International Directory of Company Histories, Jay P. Pederson, Thomson Gale 57, Detroit, Michigan: St. James Press, p. 52–54. ISBN 978-1-55862-698-0. OCLC 769044990.
  3. Ceballos, Francelia Rodriguez (February 10, 2017). "Asics opens subsidiaries in Chile and Peru". Fashion Network. Translated by Barbara Santamaria. Retrieved 2023-08-14.
  4. . Bruce Lee, Uma Thurman and the story of Onitsuka Tiger shoes (angle) (2019-11-02). Arkivita el la originalo je 2019-12-07. Alirita 2022-06-27.
  5. ASICS Tiger - by Bruce Mau Design / Core77 Design Awards. Alirita 2023-04-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]