Emmanuel Joseph Sieyès
Emmanuel Joseph Sieyès[1] (3a de Majo 1748 – 20a de Junio 1836), plej ofte konata kiel Abbé Sieyès (French: [sjejɛs], Abato Sieyès), estis franca romkatolika abbé, nome pastro kaj politika verkisto. Li estis unu el la ĉefaj politikaj teoriistoj de la Franca Revolucio, kaj ankaŭ ludis gravan rolon en la Konsularo kaj en la Unua Imperio. Lia broŝuro de 1789 nome Qu'est-ce que le Tiers-État? (Kio estas la Tria Stato?) iĝis la manifesto de la Revolucio, kiu helpis transformi la Ĝeneralajn Statojn de 1789 en Nacian Asembleon en Junio 1789. En 1799, li estis inter la instigantoj de la puĉo de 18a de Brumero (9a de Novembro), kiu portis Napoleonon Bonaparte al la povo. Li ankaŭ stampis la terminon "sociologie" en nepublikita manuskripto, kaj faris gravajn teoriajn kontribuojn al la naskiĝintaj sociaj sciencoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Emmanuel Joseph Sieyès, Kio estas la Tria Stato? Arkivigite je 2016-05-20 per la retarkivo Wayback Machine (resumoj)
- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1748
- Mortintoj en 1836
- 2° E
- 48° N
- Viroj
- Naskiĝintoj la 3-an de majo
- Mortintoj la 20-an de junio
- Katolikaj pastroj
- Francaj diplomatoj
- Francaj eseistoj
- Francaj politikaj verkistoj
- Membroj de la Franca Akademio
- Studentaro de la Universitato de Parizo
- Entombigitoj en la tombejo Père-Lachaise