Abaúj-Torna
Abaúj-Torna (historia departemento) | ||
hungare: Abaúj-Torna vármegye, slovake: Abovsko-turnianska župa | ||
Reĝa departemento de Hungara reĝlando | ||
Rivero Hornád fluas en pitoreskaj pejzaĝoj
| ||
|
||
Oficiala nomo: Abaúj-Torna vármegye | ||
Lando | Hungara reĝlando | |
---|---|---|
Riveroj | Hornád, Torysa, Bodva | |
Departementa urbo | Košice | |
Areo | 3 317,0 km² (331 700 ha) stato en 1910 | |
Loĝantaro | 202 282 (1910) | |
Denseco | 60,98 loĝ./km² | |
Situas nun en | Hungario, Slovakio | |
Departemento Abov-Turňa
| ||
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Abov-Turňa
| ||
Vikimedia Komunejo: Abaúj-Torna County | ||
Abaúj-Torna (abaUj), (germane Abaujwar-Tornau, slovake Abov-Turňa) estis historia departemento en norda parto de la Hungara Reĝlando. Pli frue estis 2 departementoj: Abaúj kaj Torna, kiuj unuiĝis en 1881.
- Departementejoj: Abaúj aparte: ĝis 1647 Abaújvár, inter 1647-1881 Kassa, Abaúj-Torna: inter 1570-1647 Gönc, inter 1881-1920 kaj inter 1945-1951: Szikszó
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 1880
- 112 889 (62,7%) hungaroj
- 52 922 (29,4%) slovakoj
- 12 292 (6,8%) germanoj
- 566 (0,3%) rutenoj
- 1470 (0,8%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 156 668 (77,4%) hungaroj
- 36 067 (17,8%) slovakoj
- 6520 (3,2%) germanoj
- 387 (0,1%) rutenoj
- 2444 (1,4%) ceteraj.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 6 distriktoj:
- Csereháti, distriktejo: Szepsi
- Füzér, distriktejo: Hernádzsadány
- Gönc, distriktejo: Abaújszántó
- Kassa, distriktejo: Kassa samtempe departementejo kaj municipa urbo
- Szikszó, distriktejo: Szikszó
- Torna, distriktejo: Torna
La departemento situis en la Karpatoj, menciinda rivero estas Hornád. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementojn komence de la 11-a j.c. Dum liberecbatalo de Rákóczi Kassa estis kvazaŭ ĉefurbo. En 1918 la ĉeĥoslovaka armeo okupis la departementon, en 1919 la hungara ruĝa armeo okupis nordan grandan parton de la lando, kie ili proklamis Slovakan Konsilantaran Respublikon. La departemento pli kaj pli ligiĝis al la peza industrio kunu kun Borsod, krome estas grava komerca vojo Miskolc-Košice-Pollando. Ekde 1920 norda parto de la departemento iĝis ĉeĥoslovaka, la restinta parto havis departementejon Szikszó. Inter 1938-1945 pro la packontrakto de Vieno Hungario rericevis la teritorion.
En 1941 en Kassa nekonataj flugmaŝinoj bombardis la poŝtoficejon. Ankaŭ nun neniu scias, kiu bombardis, tamen la ĝis tiam neŭtrala Hungario komencis ataki Sovetunion. Post 1945 laŭ dekretoj de Beneŝ en Ĉeĥoslovakio la hungareco estis persekutita.
La restinta hungara parto aliĝis al Borsod, havanta longan nomon Borsod-Abaúj-Zemplén. Tiun longaĵon oni nomas mallonge BAZ.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
|