Aĉeo
Speciala regiono de Aceho Aceh
| |
---|---|
provinco de Indonezio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Banda Aceh |
Areo | 57 956 km² |
Loĝantaro | 4 494 410 (stato de 2011) |
ISO-kodo | ID-AC |
emblemo
| |
Aceho - indonezie Aceh - estas provinco de Indonezio, situanta sur la plej okcidenta terkolo de insulo Sumatro. Ĝi estas teritorio kun forta islamo. Ĝi situas en eniron de Malaka Markolo, el kio ĝi profitis jam en fora pasinto. Arabaj komercistoj alportis ĉi tien islamon jam en la 13-a jarcento kaj en tiu tempo ĉi tie aperis ankaŭ la unua eŭropano, Marko Polo, dum sia vojaĝo reen al Venecio en la jaro 1292. Aceho ĉiam tre estimis sian sendependecon, nederlandanoj sukcesis subjugi ĝin nur post la tridekjara milito en la jaroj 1873 - 1903. En la tempo de bataloj je sendependeco Aceho apartenis al grandaj protektantoj de la indonezia ŝtato, sed pli poste, en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, denove ekbrulis bataloj, post dekjaroj de ribeloj estis konfesita al Aceho statuso de aparta provinco. En la 1970-aj jaroj ĉe urbo Loksumavo (Lhokseumave) malkovriĝis la tutmonde plej granda centro de tergaso.
En tiu ĉi provinco troviĝas urbo Banda Aceh, kiun en decembro 2004 trafis cunamo.