Saltu al enhavo

Ada Kadelbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ada Kadelbach
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1942 (1942-05-26) (82-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Majenco
Universitato de Bristol
Universitato de Kansaso Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo hymnologist (en) Traduki
pedagogo
publika politiko pri kulturo kaj artoj Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ada KADELBACH [Ada KAdelbaĥ] (n. 26-an de majo, 1942, en Vieno[1]) estas germana muziksciencisto kaj himnologo.

Ada Kadelbach kreskis en Osnabrück kaj Hildesheim. Ŝi studis lernejan muzikon, muziksciencon, literaturon, usonologion, kaj anglologion ĉe la Universitato de Majenco, en Bristolo kaj ĉe la Universitato de Kansaso en Lawrence (Kansaso). En 1972 ŝi doktoriĝis en Majenco per disertaĵo pri la himnarto de menonanoj en Norda Ameriko.

Ŝi eniris la instruistaron de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio kaj instruis ekde 1973 ĉe gimnazio en Westerland, Sylt. De 1980 ŝi gvidis la Distriktan Muzikan Lernejon de Norda Frisujo en Husum kaj en 1985 ŝi iĝis faka konsultato en la ŝlesvig-holstinia Kultusministerium en Kilo. En 1991 ŝi estis nomumita estro de la Departemento pri Arto kaj Kulturo de la eksterdistrikta urbo Lubeko. En 2003 ŝi emeritiĝis.[2]

Ŝi estas estrarano de la Internacia Laborsocieto de Himnologio kaj de 1991 kunredaktanto de Jahrbuch für Liturgik und Hymnologie. Ŝi estis nomumita de la Evangelia Eklezio en Germanujo (EKD) al la Laborsocieto de Ekumena Himnarto (AÖL). Krome, ŝi estas membro de la Himnara Komitato de la Nordelbia Eklezio.

La edzo de Ada Kadelbach estas la evangelia pastro Jürgen Heering-Kadelbach.[3]

  • Die Hymnodie der Mennoniten in Nordamerika (1742-1860) : Eine Studie zur Verpflanzung, Bewahrung und Umformung europäischer Kirchenliedtradition. Mainz, Univ., Philos. Fak., Diss. 1972.
  • Das Husumer Hofgesangbuch (Schleswig 1676) ; ein verloren geglaubtes Gesangbuch und seine Quellen/ Husum: Stiftung Nordfriesland 1983.
  • (Red.) Das Husumer Hofgesangbuch: Schleswig 1676 (bita). Husum: Husumer Druck- und Verlagsgesellschaft 1986, ISBN 978-3-88042-314-5.
  • (Red.) Speculum aevi : Kirchengesang in Lübeck als Spiegel der Zeiten. Lübeck: Schmidt-Römhild 1995 ISBN 3-7950-07186.
  • Thomas Mann und seine Kirche: zwei Vorträge von Ada Kadelbach und Christoph Schwöbel. Hannover: Kirchenamt der EKD 2001 (EKD-Texte 70) Kompleta teksto
  • Paul Gerhardt im Blauen Engel und andere Beiträge zur interdisziplinären Kirchenlied- und Gesangbuchforschung. Tübingen: Narr Francke Attempto 2017, ISBN 978-3-7720-8464-5. (= Mainzer hymnologische Studien 26)

Kontribuoj al libroj, enciklopedioj, kaj katalogoj

[redakti | redakti fonton]
  • Carl Philipp Emanuel Bach und das Kirchenlied. En: Dieter Lohmeier (Hg.), Carl Philipp Emanuel Bach. Musik und Literatur in Norddeutschland. Katalog zur Ausstellung zum 200, Todestag Bachs, Staats- und Universitätsbibliothek Hamburg 1988, Schleswig-Holsteinische Landesbibliothek Kiel 1989, p. 101–122.
  • Rationalismus und Restauration im Spiegel des evangelisch-lutherischen Kirchenlieds. En: Spekulum aevi. Kirchengesang in Lübeck als Spiegel der Zeiten. Im Auftrag der Internationalen Arbeitsgemeinschaft für Hymnologie (IAH) und der Bibliothek der Hansestadt Lübeck, Schmidt-Römhild, Lübeck 1995, p. 27–40 kaj 43–54.
  • Lieder der Reformationszeit – Gottesdienstlicher Kontext und Typen. En: Albert Gerhards, Matthias Schneider (red.), Der Gottesdienst und seine Musik (Enzyklopädie der Kirchenmusik 4/2), Laaber 2013, p. 229–250.
  • Maria Elisabeth Herzogin von Schleswig-Holstein-Gottorf. En: Claudia Tietz, Ruth Albrecht und Rainer Hering (red.) Auf den zweiten Blick. Frauen und Männer der Nordkirche vom Mittelalter bis zur Gegenwart. Matthiesen Verlag, Husum 2018, ISBN 978-3-7868-5510-1, p. 151–165.
  • Paul Gerhardt in Lübeck – eine wirkungsgeschichtliche Spurensuche. En: Winfried Böttler (red.), „Wach auf, mein Herz, und singe“ : Paul Gerhardts Lieder im Ostseeraum (Beiträge der Paul-Gerhardt-Gesellschaft). Frank & Timme, Berlin 2020, ISBN 978-3-7329-0512-6.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Michael Stitz: Zu Gottes Lob und des Menschen Freude. Die Sylterin Ada Kadelbach erforscht Gesangbücher und entdeckt dabei überraschende Bezüge und Quellen. Shz-Verlag, 21-a de decembro, 2018.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Religion in Geschichte und Gegenwart, 4-a eldono, vol. 9, Mohr Siebeck Verlag, Tübingen 2007, ISBN 3-16-146941-0, p. xlviii
  2. Dr. Kadelbach geht in Vorruhestand Arkivigite je 2017-04-06 per la retarkivo Wayback Machine, Lübecker Stadtzeitung, 2-an de aprilo de 2003, konsultita 3-an de aprilo de 2017
  3. N. 1943, studis evangeliisman teologion, muziksciencon, kaj germanologion. Pastro en Ŝlesvigo, Husum, kaj Neumünster. Faka konsultato de la ekleziestraro de la Nordelbia Eklezio, sekretario de la Internacia Asocio Dieterich Buxtehude.