Adam Drese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Memorigtabulo pri la loĝado de Drese en la Romantikula domo (Jena).

Adam DRESE (ankaŭ: Dreße; naskiĝinta ĉ. 1620, mortinta la 15-an de februaro 1701 en Arnstadt) estis germana komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Drese, la plej grava reprezentanto de la en Turingio dum la tempo de Johann Sebastian Bach vivanta muzikista klano, estis de 1637-46 kunlaboranto, en 1643 katedralkapelano en Merseburg kaj ekde 1652 Kortega kapelestro en Vajmaro. Li maldungitis en 1667 kiel "meritplena servinto de la Kortego". En 1662 li estis jam kapelestro kaj Ĉambra sekretario ĉe la kortego de Schwarzburg en Arnstadt. Kun la arnstadt-aj Bach-klananoj kaj verŝajne ankaŭ kun Johann Sebastian mem li estis en familiara kontakto.

Pro instigo de duko Vilhelmo la 4-a de Saksio-Vajmaro Drese trejnitis en Varsovio ĉe Marco Scacchi. En 1652 kaj 1656 li havis kontaktojn kun Heinrich Schütz kaj eble ankaŭ kun Johann Rosenmüller favore al la vajmara kortega orkestro (kp. la de Drese en 1662 verkitan katalogon kun pluraj verkoj de H. Schütz!).

En Vajmaro li flegis amikan kunlaboron kun Georg Neumark. Same lia influo sur la kortegan orkestron de Rudolstadt ŝajnis esti grava kaj sur la kortegan teatron de la eta Duklando Saksio-Römhild ankaŭ. Tiel Drese estis unu el la plej elstaraj muzikuloj de la 17-a jarcento en Turingio kaj peranto kaj preparinto de grandaj majstroj de mezgermana muzikkulturo.

Du gravaj fazoj[redakti | redakti fonton]

Lia vivo kaj karaktero multajn trajtojn gajnis unue per kreiva agado kun ĉefe sekularaj komponaĵoj (instrumentalaj suitoj, entradoj kaj arioj, muzikdramaĵoj) dum la tempo en Vajmaro kaj Jena. Dum dua fazo li dediĉis sin al eklezia muziko (Jena, Arnstadt, Rudolstadt). Tiu ĉi lasta epoko rezultiĝis el okupiĝo pri pietismo (Spener). Ankoraŭ nuntempe kantatas liaj kantoj ekleziaj kiel Seelenbräutigam: Jesu, geh voran, Seelenweide kaj diversaj himnoj de li.

En la domo de Drese en Arnstadt okazis rondoj muzikaj, pri kiuj antaŭ mallonge trovitaj raportoj (el la Ŝtata arkivo de Rudolstadt) atestas la nekonsteblan aŭtoritaton de Drese super ĉiuj eklezipolitikaj kontroversioj. Mire, ĉar Drese apartenis al la - de multaj oficialuloj ne ŝatata - pietismaj cirkloj. La rondon de Dresler gvidis lia bofilo Ehlers (Oehlers). Drese devis defendi pietismaĵojn ankaŭ ĉe la unverstitato de Wittenberg.

Fortaj folkloraj kaj melodiozaj elementoj unuiĝas en sia stilo al ritme profiligitaj, recitativaj bazaj trajtoj kaj praformoj de orkestraj kantoj. Kiel Heinrich Bach ankaŭ Dreser estis kvazaŭ patriarko gvidonta onin en la mezgermanan muziktradicion ekflorinta kun la geniulo Johann Sebastian Bach.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]