Adam Lacalendola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Adam Lacalendola
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1884 (1884-11-30)
Morto 20-an de februaro 1977 (1977-02-20) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Adam LACALENDOLA (lakalendola), (naskiĝis 1885 en Italio - mortis la 20-an de februaro 1977 en Bari, Italio) estis itala esperantisto, instruisto de la albana lingvo, emerita profesoro de Universitato en Bari.

Li instruis ankaŭ la japanan, rusan, germanan kaj hispanan lingvojn.

Esperantisto ekde 1913, gvidinto de multaj mezlernejaj kaj universitataj kursoj.

Fondinto de la Esperanto-movado en Suda Italujo (Apulio). Li komencis instruadi Esperanton en Bari en 1919. Fondis en 1920 la Akademion Balkanan Esperantistan, kiu atingis grandan prosperon kaj sendis la plej bonajn lernantojn al UK-j. Li fondis kaj direktis la revuon Corriere Balcanico Esperantista, kiu tre efikis por la propagando en Apulio. Pro lia agado Esperanto estis enkondukita en 1924 en 8 lernejoj de Bari, en unu el ili (Arkiepiskopa Seminario) kiel deviga instruado. En 1925 kune kun d-ro Koch li estris IEF kaj organizis italan Esperantan-kongreson en Bari.

Prof. Lacalendola prezidis la Italan Kongeson de Esperanto en 1924, kiam li elektiĝis por la funkcio de la prezidanto (1924/1925) de Itala Esperanto-Federacio. Longtempe li estis delegito de UEA kaj ankoraŭ en 1976 membro de Societo Zamenhof.