Adamantiuso (kuracisto)
Αδαμάντιος Αλεξανδρείας (487 a. K. - 405 a. K.) | ||
---|---|---|
"Physiognomonica", verko de Adamantiuso, publikigita en Parizo de Conrad Neobar, en 1540.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 487 a. K. en Aleksandrio, Egiptio | |
Morto | 405 en Aleksandrio, Egiptio | |
Religio | judismo • kristanismo vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Loĝloko | Aleksandrio • Konstantinopolo vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto verkisto iatrosophist (en) vd | |
Laborkampo | Medicino kaj fiziognomiko vd | |
Aktiva en | Aleksandrio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Adamantiuso de Aleksandrio estis bizanca kuracisto, kiu portis la titolon de iatrosofisto (aŭ profesoro pri medicino). La historio raportas ke li judodevena kiu fuĝis el Aleksandrio dum la epoko pri la forpelo de la judoj fare de la Patriarko Cirilo de Aleksandrio, en la jaro 415-a. Alveninte en Konstantinopolon, li estis persvadita konvertiĝi al kristanismo fare de Atiko, Episkopo de Konstantinopolo (376-425). Poste li revenis al Aleksandrio.
Adamantius laŭdire skribis la traktaĵon "Physiognomonica" (greke: "φυσιογνωμονικά") en du libroj. Konstancio dediĉis kelkajn el tiuj libroj, plejparte prenitaj el la antaŭaj verkoj de Polemono. Laŭ Johann Albert Fabricius certe temas pri Konstancio la 3-a, la kunreganto de la imperiestro de Honorio, kiu edziĝis al Galla Placidia (392-450), filino de Teodosio la Granda. Oribazo kaj Aetius ankaŭ elsendis serion de priskriboj pri la verko de Adamantiuso, publikigita por la unua fojo en Parizo en 1540.
La Skolio mencias alian verkon de Adamantiuso, "Περὶ Ἀνέμων" (latine: "Pri la Ventoj"), en Heziodo. Fakte, Aecio de Amido publikigis fragmenton de tiu ĉi verko. Ĝi unue estis publikigita en 1864 fare de la germana klasika erudiciulo Valentine Rose (1829-1916).[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aecio de Amedo (502-575)
- Valentin Rose (1829-1916) germana klasika erudiciulo
- Teodozio la 1-a (347-395)
- Atiko, Episkopo de Konstantinopolo (376-425)
- Johann Albert Fabricius (1668-1736)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉi-artikolo estis verkita surbaze de la angla kaj hispana Vikipediaj dokumentoj.