Saltu al enhavo

Adhemar da Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adhemar da Silva
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1927 (1927-09-29)
en San-Paŭlo
Morto 12-an de januaro 2001 (2001-01-12) (73-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Federal University of Rio de Janeiro Faculty of Law (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo atleto
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Adhemar Ferreira da Silva (la 29-an de septembro 1927 - la 12-an de januaro 2001), estis brazila atleto, trisaltisto [1]. Li estas olimpika ĉampiono dufoje sinsekve, la ĉampiono de la Panamerikaj Ludoj 3 fojojn en vico kaj mondrekordulo en la trisalto. Li estas la sola brazila sportisto ĝis nun (2012), kiu venkis dufoje sinsekve en du olimpikoj.

De 1947 ĝis 1955 li estis kun FC São Paulo , post kiu li eniris CR Vasco da Gama en Rio-de-Ĵanejro kie li finis sian sportkarieron en 1960.

Li gajnis oron ĉe la Olimpiko de 1952 en Helsinko kaj ĉe la Olimpiko de 1956 en Melburno.

Da Silva estis la domina saltisto de la 1950-aj jaroj. Li plibonigis la mondan rekordon tri fojojn:

  • 1950, 3-a de decembro en San-Paŭlo: 16,00 metroj (metas la distancon, per kiu la japana Tajima Naoto iĝis olimpika ĉampiono en 1936).
  • 1951, 30-a de septembro en Rio-de-Ĵanejro: 16,01 metroj
  • 1952, la 23-an de julio en Helsinko: 16,12 metroj kaj 16,22 metroj
  • 1955, la 16-an de marto en Meksikurbo: 16,56 metroj

La lasta monda rekordo signifis lian venkon ĉe la Panamerikaj Ludoj. Li gajnis tiun ĉi titolon en Bonaero en 1951, Meksikurbo en 1955 kaj Ĉikago en 1959 .

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Adhemar da Silva (angle). Alirita 2022-04-27.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]