Administra divido de Nederlando
Nederlando estas dividita en dekdu provincoj kaj ĉiu provinco en nombro da komunumoj.
Krome la lando estas dividita en 37 akvo-administracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.
La ĉefurbo de Nederlando estas Amsterdamo.
La sidejo de la parlamento kaj registaro estas Hago.
Provincoj en Nederlando
Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):
- Groningen (Groningen)
- Frislando (Leeuwarden)
- Drenthe (Assen)
- Overijssel (Zwolle)
- Flevoland (Lelystad)
- Gelderland (Arnhemo)
- Utreĥto (Utreĥto)
- Norda Holando (Haarlem)
- Suda Holando (Hago)
- Zelando (Middelburg)
- Norda Brabanto ('s-Hertogenbosch)
- Limburgo (Maastricht)
Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes), vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando.
|