Adolf Ónodi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Adolf Ónodi, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ónodi Adolf estis hungara kuracisto, otorinolaringologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1896).

Adolf Ónodi

Adolf Ónodi [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1857 en Miskolc. Li mortis la 15-an de novembro 1919 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Ónodi devenis el juda familio. Li ricevis kuracistan diplomon en universitato en Budapeŝto en 1881, poste tuj li ekinstruis samloke. Post 6 jaroj li atingis la rangon privata profesoro, krome li samtempe kuracadis gorĝajn malsanojn. Li esploris ankaŭ la nazajn malsanojn. Post disfalo de la Hungara Sovetrespubliko li migris al Aŭstrio pro sia politika starpunkto. Li daŭre laboris ĝis sia morto ankaŭ en Vieno.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az együttérző idegrendszer alaktani megjelenésében (1882)
  • Kísérleti adatok a gége hűdéseinek tanához (1890)
  • Das Gehirn und die Nebenhöhlen der Nase (1908)
  • Az orr-, gége- és garatlégcső bántalmai (1919)

Fontoj[redakti | redakti fonton]