Afrika kukolaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika kukolaglo
Afrika kukolaglo
Afrika kukolaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aviceda
Specio: A. cuculoides
Aviceda cuculoides
(Swainson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afrika kukolaglo (Aviceda cuculoides) estas mezgranda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj iom simila al la Komuna kukolo, troviĝanta en subsahara Afriko kaj laŭlonge de la orientaj partoj de Suda Afriko. Ĝi preferas densajn arbarojn de ĉu indiĝenaj aŭ ekzotaj arboj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Dumfluge

Ĝi estas malhelbruna supre kun blankaj gorĝareo kaj supra brusto kaj pli subaj partoj blankaj kun malhelbruna horizontala strieco. Estas malhelaj bendoj en la vosto. Estas flavaj la kruroj, irisoj kaj vaksaĵoj. Tiu afrotropisa specio havas malgrandan kresteton super nuko, sed pli malgranda ol ĉe la aliaj samgenranoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas precipe solema kaj kaŝema birdo, kiu flugas inter arboj per mallongaj glitoflugoj per flugiloj tenataj alte, kun fina ascendo al ripozejo. Ĝi troviĝas kutime ĉasanta en herbejo kaj malalta vegetaĵaro, kaj restas kvieta momente kaj poste moviĝas al nova gvatejo. Ties dieto konsistas ĉefe el insektoj, kun prefero por akridoj, sed ĝi manĝas ankaŭ malgrandajn serpentojn kaj lacertojn, same kiel birdojn kaj rodulojn.

La reprodukta sezono okazas el septembro al februaro, kaj konsistas el platformo de kunfoliaj branĉetoj, konstruita de ambaŭ seksoj en supra foliaro de alta arbo kaj situanta je 10–25 m supergrunde, kaj eŭkaliptoj estas ofte preferataj. La ino demetas 2 (pli rare 3) kalkecblankajn ovojn kun ruĝecbrunaj makuloj. Kovado estas farata de ambaŭ seksoj aŭ nur de la ino kaj daŭras 32–33 tagojn. La idoj restas ĉneste dum ĉirkaŭ unu monato kaj estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj.