Psofiedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agamio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Psofiedoj
Psophia crepitans
Psophia crepitans
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Psophiidae
Bonaparte, 1831
Genro: Psofio Psophia
Linnaeus, 1758
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Psophia crepitans
Psophia viridis
Psophia leucoptera

La Psofiedoj (Psophiidae), ankaŭ agamiedojtrumpetbirdoj, estas birdofamilio en la ordo de la Gruoformaj (Gruiformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun tri specioj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

En PIV la psofioj nomiĝas agamioj laŭ la franca Agami trompette. Aliaj lingvoj havas trumpetista birdo kiel genran nomon, kvankam ĝia sonado similas pli precize al tamburado ol al trumpetado. Ni preferas transpreni kiel ĉefan la latinan sciencan nomon en esperantigita formo. Ĝi devenas de la greka ψόφος, kiu signifas ĉiuspecan bruon.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Psofioj aspektas laŭ grando kaj formo pli kiel kokoj ol kiel gruoj. Ilia beko similas al tiu de urogalo. La fortikaj kruroj havas stabilajn antaŭajn piedfingrojn kaj malgrandan, iom supre komenciĝantan malantaŭan piedfingron. La kapoplumaro estas velura, la ŝultro kaj la internaj supraj flugiloj estas strange ĉifonaj. La flugiloj kaj la vosto estas relative kurtaj. La plumaro estas ĝenerale grizabruna kun bluaj speguloj; malsamkoloraj estas la flugiloj laŭ la specio. La birdoj povas fariĝi grandaj ĝis duona metro kaj pezaj ĝis 1,5 kilogramoj.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Agamoj vivas en malgrandaj grupoj, kiuj dum la tuta jaro defendas sian teritorion. La birdoj tute ne ŝatas flugi, sed ili povas rapide, lerte kaj longe kuri, daŭre tikante per la flugiloj. Ili serĉas sian nutraĵon – fruktojn, semaĵojn, verdaĵojn kaj etajn bestojn – sub arboj, irante inter la arboj tien kaj reen en la rapideco de homa piediranto, averaĝe 3,7 kilometrojn tage. Pli larĝajn riverojn ili trapasas naĝante, sed nur se necese. En danĝero ili flugas sur arbojn, kie ili ankaŭ tranoktas.

Generado[redakti | redakti fonton]

Trumpetbirdoj kelkfoje montras grupan amorludan dancadon, kiu iomete memorigas tiun de gruoj. La neston ili konstruas en arboj. Ĝi entenas inter ses kaj dek senmakulajn verdete aŭ flavete blankajn ovojn, kiujn la femalo elkovas. La idoj baldaŭ forlasas la neston por nutri sin surgrunde.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Psofiedoj vivas en Sudameriko, en la tropikaj pluvarbaroj de la amazona pelvo. La tri specioj estas limigitaj per grandaj riveroj: norde de Amazono la tambura psofio, okcidente de Rivero Madeira la verda psofio, oriente la blankflugila.

Genro kaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Psofio (Psophia), agamio, trumpetbirdo
    • Agamio[1] (Psophia crepitans), tambura agamio, grizflugila trumpetbirdo
    • Verda psofio (Psophia viridis), verda agamio, verdflugila trumpetbirdo
    • Blankflugila psofio (Psophia leucoptera), blankflugila agamio, blankflugila trumpetbirdo

Referencoj[redakti | redakti fonton]