Agelajoido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agelajoido
Agelajoido, Agelaioides b. badius
Agelajoido, Agelaioides b. badius

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Agelaioides
Specio: 'A. badius'
Agelaioides badius
(Vieillot, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

AgelajoidoRuĝecflugila molotro (Agelaioides badius), estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj monotipa ene de la genro Agelaioides, sed ĝi estis tradicie enmetita en la genro Molothrus. Ĝi troviĝas en la norda duono de Argentino, Bolivio, Urugvajo, Paragvajo kaj suda kaj centra Brazilo, kun izolata populacio ankaŭ en nordorienta Brazilo. Tiu laste menciata populacio estas foje konsiderata separata specio, nome Pala molotroPala agelajoido (Agelaioides fringillarius). La Agelajoido estis konstatita kiel vaganto en Ĉilio.

Aspekto kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

A. b. fringillarius.

Ĝi havas totalan longon de proksimume 18 cm. Ĝi estas supre grizbruna kun kontrastaj nigraj bridoj kaj ruĝecaj flugiloj. Plumoj de vostoj estas pli malhelbrunaj kaj same tiuj de flugiloj sed kun ruĝecaj bordoj. La taksono fringillarius havas pli da nigro en vizaĝo kaj estas supre pli ruĝeca (malpli griza).

Ĝi estas socia kaj komune vidata en malgrandaj grupoj. Malkiel la "veraj" molotroj de la genro Molothrus, tiu specio ne estas Nestoparazito. Kontraste la Krimolotro estas nestoparazito de la Agelajoido, kaj dum plenkreskaj Krimolotroj estas supre nigrecaj, junuloj de Krimolotroj similas al Agelajoido.

Habitato kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en ampleksa gamo de duonmalfermaj habitatoj, inklude arbustaro kaj maldensa arbaro. La nordorienta taksono fringillarius troviĝas ĉefe en Kaatingo kaj Cerado. Ĝi estas ĝenerale tre komuna, kaj sekve ĝi estis konsiderata Malplej Zorgiga fare de la BirdLife International kaj IUCN.

Referencoj[redakti | redakti fonton]