Agrikultura subvencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Agrikultura subvencio estas registara subvencio pagata al farmistoj kaj agrikulturistoj (negocistoj) por suplementi ties enspezojn, administri la liveron de agrikulturaj havaĵoj, kaj influi la koston kaj liveron de tiaj havaĵoj. Ekzemploj de tiaj havaĵoj estas: tritiko, nutrogrenoj (greno uzata kiel furaĝo, kiaj maizo, sorgo, hordeo, kaj aveno), kotono, lakto, rizo, arakidoj, sukero, tabako, olesemoj kiaj sojofaboj, kaj viando el bovo, porko, kaj ŝafo.

La tialoj kial registaro povas elspezi monon por subvencii agrikulturistojn povas varii: helpi la enlandan ekonomion, helpi malaltajn sociajn aŭ ekonomiajn tavolojn, helpi la enlandan komercon, helpi tradiciajn kultivaĵojn aŭ kultivvariojn, helpi produktojn kiuj estu utilaj al enlandaj loĝantaroj aŭ socioj, helpi la medion ktp. Ili estas kritikataj pro tio, ke ili stimulas troproduktadon, kun damaĝaj efikoj al ekologia daŭrigeblo kaj homa nutrado, kaj favoras la dominon de industriaj bredejoj en bestagrikulturo. Agrikulturaj subvencioj estas plej grandakvante disdonataj en disvolvigitaj landoj kiaj Usono (surbaze de la Agrikultura Leĝo), Eŭropa Unio ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • “Agricultural Subsidy Programs”, Concise Encyclopedia of Economics.
  • Farm Commodity Programs: A Short Primer, a Congressional Research Service Report for Congress, 20a de Junio 2002.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]