Ahmadismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liwa-e-Ahmadiyya
Mirza Ghulam Ahmad

Ahmadismo, el la araba الأحمدية, estas religia movado naskita en la barata islamo. Ĝi estis fondita en 1889 de Mirza Gulam Ahmad el Kadjan (en Panĝabo) kaj ĝi disvastiĝis en Barato, Orienta Afriko kaj en Eŭropo (ĉefe en Londono kaj Zuriĥo). La unua eldono de la kurano kun araba kaj esperanta teksto estas de la ahmadano Italo Chiussi [1].

Ĝi diferenciĝas el la ortodoksa islamo (vidu Sunaismo) pro interpreto de la morto de Jesuo, ĝihado kaj mahdo.

  1. Jesuo: ne mortis sur la kruco, sed en mistera maniero. Li reviviĝis, forveturis al Barato por prediki la Evangelion, en Kaŝmiro. Li, kun la nomo Yus Asaf, vivis 120 jarojn kaj lia tombo troviĝas en Srinagar, en Kaŝmiro.
  2. Mahdo: Gulam Ahmad deklaris sin Mahdo (arabe: مهدي, t.e. bone gvidata) por islamanoj, Avatar (manifestiĝo) de Kriŝna por hinduoj, Mesio por hebreoj kaj Kristo por kristanoj. Do li deklaris, ke Muhamado ne estis la sigelo de la profetoj (33:40), sed ke en la Nobla Korano la verso pri la 'sigelo' de la Profetoj ne signifas, ke post Muhamado neniu senpera kontakto plu okazos inter Dio kaj homaro, nome, ke neniu profeto venos en la mondon (en la senco de voĉportanto senpera de Dio), sed ke eventuala nova Profeto ne povos porti novan Leĝon, ĉar la 'sigelo' sur la Libro estas definitiva. (el I. Chiussi, Je la flanko de la Profeto, Antverperno: tk, 1978, p.242)
  3. Ĝihado: Gulam Ahmad diris, ke islamanoj ne devis batali kontraŭ la britoj, kaj ke Mahdo ne estas militestro, kontraŭe al la ortodoksa tiutempa opinio.

Ahmadismo dividiĝis en du partoj: la lahora kaj la kadjana. Ambaŭ partoj deklaras sin ortodoksaj, sed aliaj islamanoj malŝategas ilin, ĝis vera persekuto, ĉefe la kadjanojn, ĉar ili, deklarante, ke Gulam Ahmad estas Profeto, kulpas pro blasfemo kontraŭ Muhamado. La lahora parto konsentas pri la fakto, ke Muhamado estas la lasta Profeto.

La nombro de la ahmadanoj varias depende de la fontoj 10 milionoj en pli ol 176 landoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.alislam.org greke http://www.aaiil.org/index.shtml greke http://alhafeez.org/rashid greke http://www.aboutahmadiyya.com greke http://www.ahmadiyya.ca/jalsa/topstories.php?StoryId=1 (10 mio worldwide) greke http://www.hrw.org/news/2012/05/27/pakistan-prosecute-ahmadi-massacre-suspects (10 mio worldwide) greke http://news.bbc.co.uk/2/hi/8711026.stm (10 mio worldwide)