Brida ajmofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aimophila mystacalis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brida ajmofilo
Brida ajmofilo
Brida ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. mystacalis
Aimophila mystacalis
(Hartlaub, 1852)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brida ajmofilo (Aimophila mystacalis) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj.

Ĝi estas endemia de Meksiko. Ties natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustaroj. Ĝi loĝas en zonoj abundaj je arbustoj aŭ kaktoj. Ĝi distribuiĝas oriente de la Neĝmontaro el la orienta parto de la Meksikŝtato ĝis Verakruco, kaj ankaŭ en la valoj de la sudo de Pŭeblo kaj en la Miksteka Montaro.

Plenkreskulo esta 15 cm longa. La kapobildo estas ties karaktero distinga: majoritato de la kapo estas malhelgriza, kun nigra gorĝo kaj po unu blanka strio ambaŭflanke, kvazaŭ "mustaĉaj". En la frunto estas nigra makulo kaj en brido estas blanka makulo. Ĝi havas ankaŭ blanka nekompleta okulringo. Krome estas malhelaj strioj kaj krona kaj traokula kaj inter tiuj bone markata hela superokula strio. La resto de la korpo estas ruĝecbruna al brunecgriza en dorso, kun nigra strieco en supra dorso, kaj helgriza en subaj partoj ventraj iom ruĝecbruna en suba ventro. Maskloj kaj inoj estas similaj, sed nematuruloj havas striecon en ventro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]