Aitana Sánchez-Gijón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aitana Sánchez-Gijón
Persona informo
Naskonomo Aitana Sánchez-Gijón de Angelis
Naskiĝo 5-an de novembro 1968 (1968-11-05) (55-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj hispanaitala
Loĝloko Romo
Ŝtataneco ItalioHispanio
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro
vdr

Aitana SÁNCHEZ-GIJÓN de Angelis (Romo, 5a de novembro 1968)[1] estas hispana aktorino de kino, teatro kaj televido.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis en televido per la serio Segunda enseñanza, de Pedro Masó, estante nur 16-jaraĝa. Poste ŝi ludis malgrandajn rolojn en teatro (La gran pirueta, 1986, de José Luis Alonso de Santos) kaj en kino, ĝis la filmo kiu famigis ŝin, nome Bajarse al moro, de Fernando Colomo (1989). Ŝia unua protagonista rolo estis en Vientos de cólera de Pedro de la Sota, kiu havigis al li la Premion Paco Rabal al la plej bonkvalita aktorino en la Semajno de la Hispana Kino de Murcio.

Ŝia kariero plifirmiĝis nacie kaj internacie en la 1990-aj jaroj pere de laboroj kiel Boca a boca, de Manuel Gómez Pereira; El pájaro de la felicidad, de Pilar Miró; aŭ Celos, de Vicente Aranda, inter aliaj. La listo kompletiĝis per filmoj Un paseo por las nubes, de Alfonso Arau; La camarera del Titanic, de Bigas Luna; kaj Volaverunt, rolo kiu havigis al ŝi la Premion al la Plej Bonkvalita Aktorino en la Donostia Internacia Filmfestivalo.

En 1998 ŝi estis nomumita prezidantino de la Akademio de Artoj kaj Kinosciencoj de Hispanio, anstataŭe de José Luis Borau. Ŝi okupis la postenon ĝis 2000.

1995 estis sendube ŝia plej fekunda jaro, kun kvar filmoj kaj unu televidserio: Baltasar el castrado, Boca a boca, La ley de la frontera, Un paseo por las nubes kun Keanu Reeves kaj La regenta, kaj premieris la teatraĵon La gata sobre el tejado de zinc, de Tennessee Williams, kun Carmelo Gómez.

Ŝi ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2015.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Slipo de Aitana Sánchez-Gijón, en la retejo IMDb. Alirita la 19an de aprilo 2020.