Akvomimozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agvomimozo


Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Klado: Fabedoj
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Fabaceae
Subfamilio: Mimosoideae
Genro: Neptunia
Neptunia oleracea
LOUR.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Agvomimozo (Neptunia oleracea) estas neotropisaj kaj afrotrotrisaj akvoplantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

habito de la planto
ilustraĵoj de la floroj

Agvomimozo estas multjara herba planto. Ili kreskas ĉe la lagobordo aŭ kuŝas sur la lagobordo (hidrofito). Ili faras ofte radikojn ĉe la nodoj. La folioj estas alternaj. La folioj estas plurfoje penataj kaj la sensibleco kiel ĉe mimozoj. La Rakio (la meza ĉefa akso de la penatajfolioj) longas de 1,1 ĝis 4,2 cm. Estas du ĝis kvar folietoj de la unua vicordo kaj sep ĝis 22 paroj da folietoj de la dua vicordo. La penataj folioj longas ĉ. de 5 ĝis 20 mm kaj larĝas de 1,5 ĝis 4 mm. La folitigo longas de 2,5 ĝis 9 cm. La plejparto de la ovoformaj folietoj longas de 5 ĝis 9 mm kaj larĝas de 3 ĝis 5 mm.[1]

La floraro kun ĝis 50 floroj kreskas de 6,5 ĝis 23 cm longa tigo. Al kaliko longas de 1 ĝis 3 mm. La petaloj estas verdaj ĝis flavaj. Ĉeestas dek fekundaj stamenoj. La dek petalsimilaj, flavaj stamenoj longas de 17 ĝis 21 mm.[1]

La guŝoj longas de 1,3 ĝis 2,7 cm kaj larĝas de 1 ĝis 1,2 cm. La semoj longas de 5 ĝis 5,5 mm kaj havas diametron de 3 ĝis 3,5 mm.[1]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La akvomimozo kreskas en suda kaj meza Ameriko, Afriko, Madagaskaro kaj Azio. Tie ĝi kreskas en varmaj , malrapide fluantaj ĝis staratnaj akvejoj.[2]

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

La specio estis unue priskribita en 1790 fare de João de Loureiro . Ekzistas multajn sinonimoj: Neptunia natans (L. F.), Neptunia stolonifera (DC.) GUILL. & PERR., Desmanthus stolonifer DC., Neptunia prostrata (LAM.) BAILL., Mimosa prostrata LAM..

Uzado[redakti | redakti fonton]

La akvomimozoj estas kultivataj en sudorienta Azio, precipe Tajujo kiel legomo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 J. P. M. Brenan: Flora of Tropical East Africa, 1959, Online[rompita ligilo]
  2. Forno I.W., Fichera J., Prior S.: Assessing the Risk to Neptunia oleracea Lour by the Moth, Neurostrota gunniella (Busck), a Biological Control Agent for Mimosa pigra L., PDF, Online

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]