Aladár Burgyán
Aladár Burgyán | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1861 en Csepel |
Morto | 30-an de aprilo 1917 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1870) ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto terposedanto ![]() |
Aladár Burgyán [burdjAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Burgyán Aladár estis hungara bienulo, politikisto, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis alsó- kaj felsőpásztori, szilsárkányi [alŝO felŝOpAstori ŝilŝArkAnji].
Aladár Burgyán[1] naskiĝis la 27-an de junio 1861 en iama vilaĝo Csepel, li mortis la 30-an de aprilo 1917 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aladár Burgyán frekventis kalvinanan gimnazion en Budapeŝto, poste li finis jaran kurson de Komerca Akademio en la lernojaro 1883, fine en la 1890-aj jaroj li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li parte okupiĝis pri siaj bienoj en Szepes, parte li havis postenon entrepreno pri muelejoj en Budapeŝto. Ekde 1905 ĝis sia morto li estis parlamenta deputito. Li edziĝis en 1888, lia edzino naskis samnoman filon post 2 jaroj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Nyílt levél Nosz Gyulának… a Szepesség hanyatlása tárgyában tartott beszédére. (1903)
- A késmárki fejdelem. Késmárki Thököly Imre fejedelem emlékezete. (1906)
- „Erkölcstelen politika a Thököly-hamvak körül.” Válasz az eperjesieknek. (1906).