Aladár Farkas (skulptisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladár Farkas
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1909 (1909-03-27)
en Újpest
Morto 11-an de decembro 1981 (1981-12-11) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo skulptisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aladár Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Aladár estis hungara skulptisto.

Karl Marx fare de Aladár Farkas
Béla Kun, Jenő Landler, Tibor Szamuely nun en Parko Memento fare de Aladár Farkas

Aladár Farkas [1] naskiĝis la 27-an de marto 1909 en Újpest, li mortis la 11-an de decembro 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aladár Farkas frekventis metilernejon pri lignoskulptado (1928), samtempe industriartan mezlernejon en Budapeŝto. Lia plej menciinda instruisto estis Béla Ohmann. Ekde 1930 li konstante kreis skulptaĵojn, li debutis en ekspozicio en 1936. Inter 1937-1939 li studis en Nacia Altlernejo de Belartoj, sed li estis ankaŭ membro de Franca Komunista Partio. Hejmenveninta li aliĝis al la socialismaj artistoj. En 1942 li estis trudlaboristo, iom poste en Sovetunio li iĝis militkaptito. En 1946 li povis hejmenveni kaj li ricevis diversajn postenojn en la kultura vivo. Li estis fidelulo de la socialismo, liaj skulptaĵoj emfazis tion. En 1966 li denove studvojaĝis al Parizo, en la sekva jaro al Nord-Vjetnamo kiel gasto de Ho Chi Minh. Li ricevis 6 gravajn socialismajn premiojn inter 1950-1972. Depost la socialismo granda parto de liaj skulptaĵoj estis forigitaj.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Monumento pri liberiĝo (Makó, 1948–1949)
  • Pilkoludanta knabo (bronzo, Komló, 1954)
  • Marx (bronzo, 1957, vidu la foton!)
  • Sidanta knabino kun libro (ŝtono, Nyékládháza, 1964)
  • Ho Si Minh (bronzo, Budapeŝto, 1970)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]