Alajos Szokolyi
| Alajos Szokolyi | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de junio 1871 en Hronec |
| Morto | 9-an de septembro 1932 (61-jaraĝa) en Bernecebaráti |
| Mortokialo | korinfarkto |
| Tombo | Bernecebaráti |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Familio | |
| Infano | Erzsébet Mária Szokolyi (en) |
| Okupo | |
| Okupo | mallongdistanca kuristo atleto |
Alajos Szokolyi [alajoŝ sokoji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szokolyi Alajos, slovake Alojz Sokol estis slovakdevena hungarlandana atleto, bienulo, arkivisto, kuracisto. Lia familia nomvarianto estis Szokoly [sokoli].
Alajos Szokolyi [1] naskiĝis la 19-an de junio 1871 en Hungara reĝlando en Rónic, li mortis la 9-an de septembro 1932 en Bernece.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Alajos Szokolyi devenis el slovaka familio. Li studis medicinon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li faris la praktikajn laborojn apud Sebestény Endre Kovács. Li estis ankaŭ ĉampiono en diversaj atletikaj branĉoj. Resume li havis 13 landajn rekordojn. En Ateno en Somera Olimpiko 1896 li atingis la trian lokon en la 100-metra kurado. En 1900 li edziĝis, baldaŭ li havis 5 gefilojn. En 1907 li estis nomumita ĉefarkivisto de Hont. Dum la 1-a mondmilito li estis armea kuracisto en la departemento. Depost Traktato de Trianon li retiriĝis kaj li okupiĝis pri sia bieno.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Bernecebaráti
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla en la 137-a paĝo)
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto


