Albert Offret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Offret
Persona informo
Naskonomo Albert Jules Joseph Offret
Naskiĝo 24-an de oktobro 1857 (1857-10-24)
en Douai
Morto 3-an de marto 1933 (1933-03-03) (75-jaraĝa)
en 6-a Arondismento de Liono
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Albert Offret
Familio
Patro Tugdual Joseph Marie Offret
Patrino Marie Julia Midy
Okupo
Okupo universitata instruisto • mineralogo • geologoesperantisto
vdr

Albert Jules Joseph OFFRET [ofre] (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1857 en Douai[1]; mortinta en 1933[2]) estis franca esperantisto kaj profesoro de mineralogio ĉe la Universitato de Liono.

Offret estis delegito de Francio en pluraj kongresoj. En 1911 li kreis en Bejruto francan instruadejon. En 1927 li klopodis por kreo kaj pligrandigo de la Muzeo de Ampère en Poleymieux-au-Mont-d'Or (apud Liono).

Jam en 1901 li verkis serion da artikoloj pri Esperanto en grava ĵurnalo Lyon Republicain. En 1902 li organizis ĉe la Scienca Fakultato de Lyon la neforgeseblan paroladon de Émile Boirac; kaj je la morgaŭa tago, sub la patronado de „Touring-Club“ malfermis la unuan kurson antaŭ pli ol 500 aŭdantoj. Li kunfondis la brilan Lionan grupon, kies sekretario li restis ĝis 1914. Li estis la raportanto de la enketo de la Liona grupo pri la „disvastigo de Esperanto en la mondo“, 1904.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La diffusion de l'Esperanto dans le monde - l'enquête du Groupe Espérantiste de Lyon / rapporteur: Albert Offret. Paris: Touring-Club de France 1904, 16 p.
  • Nuna stato de Esperanto en la mondo - raporto de la esplora komisio de la Liona Esperantista Grupo - tirita el "Lingvo internacia", januaro 1904 / [raport. A. Offret. Esperantigis L. Touchebeuf]. Szekszárd [k.a.]: Lingvo Internacia 1904, 12 p.

Notoj[redakti | redakti fonton]