Albert Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Williams
Persona informo
Naskonomo Albert Rhys Williams
Naskiĝo 28-an de septembro 1883 (1883-09-28)
en Grenviĉo
Morto 27-an de februaro 1962 (1962-02-27) (78-jaraĝa)
en Ossining
Tombo Green-Wood Cemetery vd
Religio Kongregaciismo vd
Etno kimroj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Hartford International University for Religion and Peace vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Rhys Williams naskiĝis en Grinviĉo (Greenwich), Ohio, Usono la 28-an de septembro 1883, mortis la 27-an de februaro 1962 en Ossining, Novjorkio. Li estis filo de la loka kongregacia preposto.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li diplomiĝis en la konektikuta teologia seminario kiel sacerdoto, finis la universitatojn en Kembriĝo (Cambridge), Anglio, en Marburgo, Germanio. Kelkajn jarojn poste li servis kiel presbitero en Novjorko.

En 1917 aperis lia unua verko – "En ungoj de la germana aglo", kiu havis sukceson ĉe publiko. Tiam komenciĝis lia verkista kariero.

foto de Albert R. Williams farita ĝis 1923

Junie de 1917 li venis Petrogradon, Rusio kiel raportisto de la novjorka ĵurnalo "The New York Evening Post". Li tie atente observis Oktobra Revolucion kaj eĉ konis multajn ĝiajn gvidantojn, inkluzive Lenin.

Reveninte Usonon en 1918 li ofte propagandis kontraŭ invado de usonaj militistoj en Sovetan Rusion. Li publikigis pamfletojn "76 demandoj kaj respondoj pri bolŝevikoj kaj Sovetoj", "Soveta Rusio kaj Siberio", kiuj havis grandan sukceson. Li ankaŭ verkis libron "Lenin. La homo kaj lia laboro", kiu estis la unua biografio de la gvidanto de Soveta Rusio eldonita en Usono. Same sukcesis lia verko "Tra la rusa revolucio" aperigita en 1921.

Ekde 1932 li loĝis kune kun sia familio en Karmelo, Kalifornio. Dum multaj jaroj Williams kun laŭdo lekciis kaj verkis pri Sovetunio, kiun li trifoje revizitis (en 1936, 1937, 1959).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.