Alberto Núñez Feijóo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Núñez Feijóo
Persona informo
Alberto Núñez Feijoo
Naskonomo Alberto Núñez Feijóo
Naskiĝo 10-an de septembro 1961 (1961-09-10) (62-jaraĝa)
en Peares, Provinco Oŭrenso
Religio ateisto vd
Lingvoj hispanagalega vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Santiago de Compostela vd
Partio Popola Partio vd
Subskribo Alberto Núñez Feijóo
Familio
Amkunulo Eva Cárdenas vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alberto Núñez Feijóo (naskiĝis la  10-an de septembro 1961(nun 1961-09-10) en Oŭrenso) estas hispana politikisto, nuna Prezidanto de la Popola Partio kaj eksprezidanto de la galega regiona registaro de 2009 ĝis 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vicprezidanto de la Junto de Galegio, estrita de Manuel Fraga Iribarne de 2004 ĝis 2005.

Li iĝis prezidanto de la Popola Partio de Galegio en 2006, kondukante ĝin al venko en la regionaj elektoj de 2009, atingante absolutan plimulton, kaj la Galicia Parlamento elektis lin kiel prezidanton de la Junto, prenante povon la 18-an de aprilo 2009[1]. Li estis konfirmita kiel prezidanto en 2012[2], en 2016 kaj 2020.

La 2-an de aprilo 2022 li estis elektita prezidanto de la Popola Partio post grava krizo inter la gravuloj de la partio. En junio de la sama jaro li estis senatano en la Kortesoj.

En julio 2023, li estas kandidato por la prezidanteco de la registaro el sia partio en la ĝeneralaj elektoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. Castro, D. Domìnguez. Núñez Feijóo ya es presidente. El Correo Gallego - Diario de la Capital de Galicia. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2015-07-22.
  2. Mariano Calleja, Jaime Mora. Elecciones gallegas 2012: Feijóo amplía su mayoría absoluta. ABC.es. Alirita 2015-07-22.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]