Aldabra nesilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aldabra broŝobirdo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aldabra nesilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Nesillas
Specio: N. aldabrana'
Nesillas aldabrana
(Benson kaj Penny, 1968)
Konserva statuso
EX 1986
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aldabra nesiloAldabra broŝobirdo (Nesillas aldabrana) estis formortinta afrotropisa birdo de la familio de Akrocefaledoj. Ĝi estis endemia de la atolo Aldabro en la Sejŝeloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo atingis totalan longon de 18-20 cm. La flugiloj estis ĉirkaŭ 6.3 cm kaj la vosto estis 8.6 cm.

Malkovro kaj formorto[redakti | redakti fonton]

La Aldabra nesilo estis malkovrata de brita ornitologoj Con Benson, Malcom Penny kaj Tony Diamond en 1967 kaj priskribata en 1968 de Constantine Walter Benson kaj Malcolm Penny sur baze de masklo, ino kaj nesto kun 3 ovoj. Neniam oni trovis junulojn.

Post la malkovro tiu broŝobirdo perdiĝis ĝis nova priserĉado fare de Robert Prys-Jones de la Brita Muzeo de Natura Historio el 1974 al 1976. Fine de 1975 li trovis 6 pliajn birdojn kiuj estis ĉiuj maskloj. Tiuj birdoj estis ringitaj kaj fotitaj.

Bedaŭrinde en 1983 restis nur unu masklo kaj la Aldabra nesilo iĝis la plej rara kaj limigita birdo en la mondo. Ĝi estis limigita al 10 ha de marborda areo en la Aldabra Insulo de Malabaroj. Post intensivaj priserĉadoj, la formorto de tiu birdo estis konfirmata en 1986. Ĝi estis listata kiel oficiale formortinta fare de la IUCN ekde 1994.

La eblaj kialoj de tiu formorto povus esti la ĉeesto de ratoj, katoj kaj kaproj enmetitaj de la atolo antaŭ multaj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2008, BirdLife Internationa, 2008|, 148365, Nesillas aldabrana, 7a novembro 2008. Formortinta.
  • Errol Fuller "Extinct Birds". 2000. ISBN 0-19-850837-9 (kun foto de vivanta individuo)
  • Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors): Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions 2006, ISBN 84-96553-06-X.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]