Alexander Soros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Soros
Financisto, filantropo
Financisto, filantropo
Persona informo
Naskiĝo 27-a de oktobro 1985
en Novjorko, Usono
Lingvoj usona angla
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de NovjorkoUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • King School
Familio
Patro George Soros
Patrino Susan Weber Soros
Frat(in)oj Gregory Soros • Jonathan Soros
Okupo
Okupo entreprenistohistoriistofilantropoverkistomiliardulo
TTT
Retejo https://alexsoros.com/
vdr

Alexander G. Soros (naskita en 1985)[1] estas usona filantropo. Li estas vic-direktoro de Open Society Foundations kaj unu de la Junaj Tutmondaj Gvidantoj de la Monda Ekonomia Forumo en 2018.

Frua vivo kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Alexander Soros estas la filo de miliardulo George Soros (kies patro eldonis la esperantlingvan literaturan revuon Literatura Mondo), kaj Susan Weber Soros. Li kreskis en Katonah, Novjorko kaj havas pli junan fraton, Gregory.[2]

Alexander iris al la privata lernejo King School en Stamford, Konektikuto. Li diplomiĝis ĉe la Universitato de Novjorko en 2009, kaj en 2018 doktoriĝis (PhD) pri Historio ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkeley.[3]

En 2014, Soros verkis eseon kiel kontribuon al la libro God, Faith and Identity from the Ashes: Reflections of Children and Grandchildren of Holocaust Survivors (Dio, la Fido kaj Identeco de la Cindroj: Konsideroj de Infanoj kaj Genepoj de Ŝoaho-supervivantoj).[4]

Verkoj de Soros aperis en The Guardian, Politico, The Miamai Herald, The SunSentinel kaj The Forward.

Filantropio[redakti | redakti fonton]

Soros fariĝis filantropo kun sia unua grava kontribuo al la Judaj Fondaĵoj por Justeco.[5]

Laŭ profilo en Wall Street Journal el la jaro 2011, la fokuso de Soros kuŝas sur "progresemaj aferoj kiuj eble ne havas ĝeneraligitan subtenon."[5] Ekde tiam, li aliĝis al la estraro de interalie jenaj organizaĵoj:

- Global Witness, kiu kampanjas kontraŭ misuzojn de la naturmedio aŭ homaj rajtoj, misuzojn asociitajn kun la ekspluatado de naturaj rimedoj;

- Open Society Foundations, kiu laboras por respondecigi registarojn kaj akceli demokratigajn procezojn internacie;

- Bend the Arc (kiu estis formita de la kunfandiĝo de la Progresema Juda Alianco kaj Judaj Fondaĵoj por Justeco en 2012).[6]

Soros daŭrigas ankaŭ donaci al politikaj aferoj: ekzemple en marto 2012, li subtenis la Judan Konsilion por Edukado kaj Esplorado, organizaĵo malantaŭ "Great Schlep" en subteno al la tiama kandidato Barack Obama[7]. Alex estas ricevanto de la 2017-a Gordon Parks Foundation Award pro filantropia subteno.

En 2012 Soros kreis la Alexander Soros Foundation [Fondumo Alexander Soros], kiu estas dediĉita al la antaŭenigo de socia justeco kaj homaj rajtoj. Inter la fruaj monsubtenoj estis i.a. la National Domestic Workers Alliance (la Nacia Enlanda Laborista Alianco), kiu reprezentas la rajtojn de 2,5 milionoj tielnomataj 'domestic workers' [hejmaj laboristoj en usonaj familioj] en Usono. Alia frua monricevinta asocio estis Make the Road New York, kiu celas aŭtonomigi la tielnomataj Latinos'[8] kaj komunumojn de laboristoj por akiri dignon kaj justecon[9].

Kune kun Ford Foundation, Open Society Foundations kaj Fondumo Alexander Soros financis la unuan iam ajn nacian statistikan studon pri hejmaj laboristoj ("Home Economics: The Invisible and Unregulated World of Domestic Work," eldonita la 26-an de november 2012).[10]

En julio 2012, Fondumo Alexander Soros prezentis sian inaŭguran ASF-Premion por Naturmedia kaj Homrajta Aktivismo al la liberia aktivisto Silas Siakor.[11]

En 2013, la premio iris al Chut Wutty, la kamboĝa aktivisto, kiu mortis defendante la arbaron Prey Lang[12].

En 2014, la premio estis aljuĝita postmorte al Edwin Chota, Jorge Ríos Pérez, Leoncio Quincima Melendez kaj Francisco Pinedo—indiĝenaj gvidantoj de Peruo, kiuj estis murditaj ĉar ilia agado provis fini la kontraŭleĝan arabarhakadon en ilia komunumo en la perua praarbaro[13].

En 2015, la premio iris al Alphonse Muhindo Valivambene kaj Bantu Lukambo por ilia lukto por defendi la Nacian Parkon Virunga kontraŭ koruptaj interesoj kaj provoj malfermi la parkon al kontraŭleĝa petrolo-borado kaj ŝtelĉasado.

En 2016, la premio iris al Paul Pavol, vilaĝano de Papuo-Nov-Gvineo, kiu agas kontraŭ la alproprigon de pluvarbaro en sia hejmdistrikto Pomio fare de la malajzia arbohakanta konglomerato Rimbunan Hijau.

En 2017, Antônia Melo Da Silva, longatempa brazila naturmedia aktivistino, ricevis Premion de Fondumo Alexander Soros por Naturmedia kaj Homarajta Aktivismo pro lia inspira rolo en gvidado de kampanjoj por haltigi la konstruadon de la baraĵo Belo Monte kaj aliaj damaĝigaj infrastrukturaj projektoj en la amazona pluvarbaro[14].

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Soros havas hejmojn en Norda Berkelio, Malalta Manhatano kaj Suda Kensington, Londono.[2][15]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "George Soros". infoplease.com.
  2. 2,0 2,1 Williams, Alex, "Making Good on the Family Name". New York Times. la 18-an de julio 2012, alirite la 11-an de oktobro 2019.
  3. Melanie Grayce West, "Younger Soros Tries to Learn From Father's Giving", la 16-an de septembro 2011, Wall Street Journal, alirite la 11-an de oktobro 2019.
  4. (en) Pullella, Philip, "Holocaust survivors' descendants help keep memory alive in new book". Reuters, la 9-an de decembro 2014, alirite la 11-an de oktobro 2019
  5. 5,0 5,1 (en) Melanie Grayce West (September 16, 2011). "Younger Soros Tries to Learn From Father's Giving", The Wall Street Journal, la 16-an de septembro 2011, alirite la 11-an de oktobro 2019.
  6. (en) "Bend the Arc – A Jewish Partnership for Justice". bendthearc.us, alirite la 11-an de oktobro 2019
  7. (en) Josh Nathan-Kazis, "Soros Next Generation Steps Up", The Jewish Daily Forward, la 23-an de aprilo 2012, aliritre la 11-an de oktobro 2019.
  8. Noto : La latin-amerika termino Latino estis stampita por indiki la hispanlingvaj kaj portugallingvaj popoloj de Suda kaj Centra Ameriko. Ĉi tiu termino ankaŭ povas esti perceptita kiel kulturo kaj simboligi la lingvan, kulturan kaj religian heredaĵon alportitan pro la hispanaj kaj portugalaj konkeroj sur la latinamerika kontinento, kontraŭ la anglosaksa heredaĵo postlasita en Nordameriko (kaj precipe en Usono) de la britoj.
  9. (en) Heather Joslyn, "Soros Philanthropy: the Next Generation". la 5-an de aprilo 2012, The Chronicle of Philanthropy, alirite la 11-an de oktobro 2019.
  10. (en) Steven Greenhouse, "A Study of Home Help Finds Low Worker Pay", New York Times, la 26-an de novembro 2012, alirite la 11-an de oktobro 2019.
  11. (en) Wade C.L. Williams, "Working for Environment: Liberia's Silas Siakor Wins Human Rights Award". FrontPage Africa, la 20-an de julio 2012, alirite la 11-an de oktobro 2019.
  12. (en) Hodal, Kate, "Cambodia: Chut Wutty's legacy creates an opportunity for land justice". The Guardian. la 2-an de oktobro 2013, alirite la 11-an de oktobro 2019
  13. (en) "In Peru, a Fight Over Land Rights". New York Times, la 27-an de novembro 2014, alirite la 11-an de oktobro 2019.
  14. (en) "Antonia Melo recognised for her tireless work fighting Brazil deforestation". Global Witnesss. la 11-an de oktobro 2017, alirite la 11-an de oktobro 2019.
  15. (en) Danielle Stein Chizzik, "Sexiest Bachelors 2013 Photos – Pictures of Top 40 Bachelors". Town & Country Magazine.