Alexandre Grothendieck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexandre Grothendieck
Persona informo
Alexander Grothendieck
Alexandre Grothendieck
Naskonomo Alexander Raddatz
Naskiĝo 28-an de marto 1928 (1928-03-28)
en Berlino, Vajmara Respubliko
Morto 13-an de novembro 2014 (2014-11-13) (86-jaraĝa)
en Saint-Girons
Lingvoj francagermanaangla vd
Loĝloko Berlino • Lasserre • Vendargues vd
Ŝtataneco FranciosennaciecoGermana Regno vd
Alma mater Universitato de Montpellier • Supera normala lernejo • Nancy-Universitato • Le Collège-Lycée Cévenol International vd
Memorigilo Alexandre Grothendieck
Familio
Patro Sascha Schapiro vd
Patrino Hanka Grothendieck vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo algebra geometrio • funkcia analitiko • teorio de kategoriojmatematiko • homologia algebro • topologio vd
Doktoreca konsilisto Laurent Schwartz • Jean Dieudonné vd
Verkado
Verkoj Reaping and sowing ❦
teoremo de Grothendieck-Hirzebruch-Riemann-Roch ❦
teoremo de Birkhoff-Grothendieck ❦
Ax–Grothendieck theorem ❦
Grothendieck trace theorem ❦
Grothendieck existence theorem ❦
Grothendieck's connectedness theorem ❦
universo de Grothendieck ❦
grupo de Grothendieck-Teichmüller ❦
formulo de Grothendieck-Ogg-Ŝafareviĉ ❦
grupo de Grothendieck ❦
topologio de Grothendieck ❦
aroteorio de Tarski-Grothendieck ❦
Brieskorn–Grothendieck resolution ❦
kategorio de Grothendieck ❦
spektra vico de Grothendieck ❦
G-ringo ❦
Grothendieck trace formula ❦
Grothendieck connection ❦
fibra kategorio ❦
Grothendieck inequality ❦
Grothendieck local duality ❦
Éléments de géométrie algébrique ❦
Tutte–Grothendieck invariant vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexandre (aŭ Alexander) GROTHENDIECK [grotndik] estis franca matematikisto, naskiĝinta la 28an de marto 1928 en Berlino kaj mortinta la 13an de novembro 2014 en Saint-Lizier, apud Saint-Girons (Ariège).[1] Li restis longe sennacia eĉ se li vivis precipe en Francio; li ricevis francan ŝtatanecon nur en 1971.

Oni taksas lin refondinto de la algebra geometrio. Aldone al tiu titolo, li estas taksata unu el la plej grandaj matematikistoj de la 20a jarcento. [2] Li estis fama pro sia eksterordinara intuicio kaj sia eksterordinara laborkapablo. La medalo Fields estis al li aljuĝita en 1966.

Sacha Schapiro, lia patro.

Familio[redakti | redakti fonton]

Sacha Schapiro, lia patro, ankaŭ konata sub la nomo de Tanaroff, estis anarkiisma ukraina aktivulo naskiĝinta en Novozibkov, urbo lokita hodiaŭ en Rusio, en la Brjanska provinco.[3] Li estas deveninta de juda familio de hassidim. Post dek jaroj en malliberejo pro sia partopreno al kontraŭ-caristaj ribeloj, Sacha Shapiro atingis Berlinon en 1922; li renkontis tie sian estontan kunulinon, ĵurnalisto, ankaŭ anarkiisma, Johanna «Hanka» Grothendieck, kiu devenis de riĉa hamburga protestanta familio elmigrinta el Nederlando dum la 18a jarcento.[4].[5] Johanna estis tiam edzino de Johannes «Alf» Raddatz, ankaŭ ĵurnalisto. Alexander estis la filo de Sacha Schapiro, sed li unue portis la nomon de la edzo de sia patrino, «Raddatz». Johanna Hanka Grothendieck eksedziniĝis en 1929, sen edziniĝi kun Sacha, la biologia patro de Alexander, kiu agnoskis la infanon.[6] Poste, Alexander portis la nomon de sia patrino, kiu denove portas sian naskiĝnomon, «Grothendieck».

Johanna Hanka Grothendieck, lia patrino.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cartier & Herreman 2000:
    Citaĵo
     Alexander — il tient beaucoup à cette orthographe 
    ; sed li subskribas «Alexandre» saijn verkojn en franca.
  2. 20a de marto 2006.
  3. Dictionnaire des anarchistes, «Le Maitron»: TANAROFF Alexander.
  4. Kio klarigas la nederlandlingvan nomon, «Grothendieck».
  5. Dictionnaire des anarchistes, «Le Maitron» : Hanka Grothendieck.
  6. Society for Industrial and Applied Mathematics. Arkivita el la originalo je 2011-06-15. Alirita 2021-08-14.