Alfoz de Santa Gadea
Alfoz de Santa Gadea | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09571 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 99 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 57′ N, 3° 57′ U (mapo)42.955555555556-3.9505555555556Koordinatoj: 42° 57′ N, 3° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 893 m [+] | ||
Areo | 34,39 km² (3 439 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alfoz de Santa Gadea [+] | |||
Alfoz de Santa Gadea [AlFOZ desantagaDEa] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. La loknomo Alfoz de Santa Gadea povas esti komprenebla etimologie kiel alfoz (historia teritorio) de Sankta Gadea aŭ Agata (kiu aperas en la blazono apud kverko kaj bovo, simbolo de brutobredado).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas tri loĝlokojn nome Higón, je 4 km de la ĉefurbo, Quintanilla de Santa Gadea, je 1,5 km de la ĉefurbo, kaj Santa Gadea de Alfoz, ĉefurbo de la municipo, okupas totalan areon de 34,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 105 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 95 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Ĝi estas sude de la Baraĵlago de Ebro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Alfoz, apartenis al la "partido" de Laredo, jurisdikcia senjorlando de la markizo de Aguilar, kiu nomumis suburbestron.
Ĝi estis formita de Santa Gadea de Alfoz kaj Arija, Higón kaj Quintanilla de Santa Gadea kaj la provinca limigo estis farita en 1821, kaj konfirmita en 1833. La municipoj Arreba, Bricia, Soncillo, Alfoz de Santa Gadea (al kiu apartenis Arija) kaj Valle de Zamanzas pasis al la provinco Burgoso spite sian historian ligon al Santander. En 1838, post aligo fare de la provinco Burgoso, ili klopodis perletere al Santander, al la Kongreso, al la reĝino, peti aligon al la tiama provinco Santandero (nune Kantabrio), ĉar fakte ĝi estis are ĝis tiam apartenanta komplete al la enorma provinco Burgoso, en la tiama regiono Kastilio la Malnova. Tiuj petoj malsukcesis kaj la ligo kun Burgoso iĝis definitiva.
En 1930, Alfoz de Santa Gadea separis parton de sia teritorio pora la kreado de la municipo Arija.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj kaj blazondomoj.
La municipoj Valle de Valdebezana, Arija kaj Alfoz de Santa Gadea unuiĝis per brutobredista asocio por promocii la komercigon de la viando de ĉevalo el bredraso potro hispano-bretón. Tiu indiĝena raso konsistas el ĉirkaŭ 800 ĉevalinoj en la provinco Burgoso.
En Quintanilla de Santa Gadea estas artmetia ateliero pri ledo.