Alfred Döblin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Döblin
Persona informo
Aliaj nomoj Linke Poot • Hans Fiedeler • Knaas Pieth
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1878 (1878-08-10)
en Szczecin
Morto 26-an de junio 1957 (1957-06-26) (78-jaraĝa)
en Emmendingen
Mortokialo Parkinsona malsano
Tombo Departemento Vogezoj
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioFrancio
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Subskribo Alfred Döblin
Familio
Edz(in)o Erna Döblin
Infanoj Peter Doblin • Klaus Döblin • Stefan Döblin • Wolfgang Doeblin
Okupo
Okupo verkistodramaturgo • romanisto • eseisto • kuracisto-verkisto • ĵurnalisto • neŭrologo • sciencfikcia verkisto • poeto
Verkoj Berlin Alexanderplatz
The Three Leaps of Wang Lun
Wallenstein
Berge Meere und Giganten
Novembro 1918: Germana revolucio
Tales of a Long Night
Wadzeks Kampf mit der Dampfturbine
TTT
Retejo http://www.alfred-doeblin.de/
vdr
Alfred Döblin.

La germana verkisto kaj kuracisto Alfred DÖBLIN [alfred debLIN] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1878 en Stettin (nuntempe: Szczecin, Pollando). Li mortis la 26-an de junio 1957 en Emmendingen, Germanio.

De 1905 ĝis 1930 li laboris kiel kuracisto en Regensburg kaj Berlino. Pro sia juda fono li en la jaro 1933 devis emigri: Unue li fuĝis al Parizo kaj en 1940 al Usono. Post la Dua mondmilito li revenis al Germanio, sed de 1951 ĝis 1956 li denove vivis en Francio.

Lia plej fama verko estas la romano Berlin, Alexanderplatz, kiu priskribas la provon de krimulo, post sia liberigo el la aresto komenci novan vivon en la grandurbo Berlino.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Ermordung einer Butterblume (rakontoj, 1913)
  • Die drei Sprünge des Wang-lun (romano, 1915)
  • Wallenstein (romano, 1920)
  • Berge, Meere und Giganten (romano, 1924; nova eldono titolita: Giganten, 1932)
  • Berlin, Alexanderplatz (romano, 1929)
  • Pardon wird nicht gegeben (romano, 1935)
  • Hamlet oder Die lange Nacht nimmt ein Ende (romano, 1956)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]