Alfred Fournier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Fournier
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1832 (1832-03-12)
en Parizo
Morto 23-an de decembro 1914 (1914-12-23) (82-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo
Okupo
Okupo kuracistohistoriistoprofesoro
vdr

Jean Alfred FOURNIER (n. 12-an de marto 1832 - m. en 1914) estis franca profesoro pri haŭtaj kaj sifilisaj malsanoj.

La medicina kariero de Alfred Fournier estis dediĉita preskaŭ nur al esplorado pri unu el la plej timindaj plagoj de la 19-a jarcento : la sifiliso.

Li komence estis kuracisto por sekse malsanaj virinoj de Lourcine (ĉe la loko de la nuna malsanulejo Broca (13-a arondismento de Parizo). Poste li fariĝis servo-estro en la malsanulejo Saint-Louis en 1876, kie katedro pri haŭtaj kaj sifilisaj malsanoj estis kreita por li en 1879. Li estas konsiderata kiel la unua fakulo sur tiu tereno. Kontraŭ la opinio de la plimulto el la kuracistoj de sia epoko, Fournier kapablis demonstri la sifilisan naturon de tabeto kaj de la ĝenerala paralizo.

La ĉi supraj informoj parte fontas el la retejo de la FR : Interuniversitata biblioteko de Medicino kaj dentologio Arkivigite je 2006-06-17 per la retarkivo Wayback Machine).

En Parizo, la Instituto Fournier (25, Boulevard Saint-Jacques, 14-a arondismento) estas la plej malnova institucio kontraŭ sekse transmisieblaj malsanoj kaj la sola de tiu tipo en Francio. Ĝi estis fondita en 1923, por rekono kaj pritrakto de la sekse transmisieblaj malsanoj kaj frua eltrovo de kanceroj. En 2007, ĝi akceptis 60 000 pacientojn en sia fako de anonima kaj senpaga elserĉado kaj realigis 30 000 testojn pri HIV. Bedaŭrinde, la Instituto estas nun (2008) en tre malbona financa situacio.

Poŝtmarko estis dediĉita al la memoro de Alfred Fournier en 1946

Al Pierre Corret, kiu petis lian opinion, kiam li preparis sian disertacion por doktoriĝo en Medicino pri la temo “Utilité et possibilité de l'adoption d'une langue internationale auxiliaire en médecine“ (1908) , Alfred Fournier respondis : "Mi povas nur aplaŭdi la ideon pri internacia lingvo cele al faciligo de la sciencaj interŝanĝoj."

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Contribution à l'étude du rhumatisme blennorrhagique. Annales de Dermatologie et de Syphiligraphie. 1869
  • La syphilis du cerveau. Leçons cliniques. A. Fournier. Paris. eld. G. Masson (4 vol.). 1879
  • Syphilis et mariage. Parizo : Eld. Masson. 1880.
  • Les affections parasyphilitiques. Parizo : Eld. Rueff et Cie Editeurs. 1894.
  • Traité de la syphilis. Parizo : Rueff et Cie Editeurs. 1899.
  • L'hérédité syphilitique. Elibron classics
  • Artikoloj en "Journal des maladies cutanées et syphilitiques".
  • "Le fondateur de la syphiligraphie Alfred Fournier (1832-1914) et sa lutte contre la syphilis". Georges Androutsos; Lazaros Vladimiros. Parizo : revuo "Méd". 1991.