Ali Sardar Jafri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ali Sardar Jafri
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1913 (1913-11-29)
en Balrampur
Morto 1-an de aŭgusto 2000 (2000-08-01) (86-jaraĝa)
en Mumbajo
Religio islamo vd
Lingvoj urduo vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de AligarhUniversitato de Delhio • University of Lucknow vd
Profesio
Okupo poeto • literaturkritikisto • kantotekstisto • kantoverkistoverkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ali Sardar JAFRI (ali sardaar ĝaafri; urdue علی سردار جعفری; naskiĝis la 29-an de novembro 1913 en Balrampur, Brita Hindio, mortis la 1-an de aŭgusto 2000 en Mumbajo, Barato) estis barata poeto, filmkanta verkisto, literaturisto, kaj unu el la fondintoj de la influa Movado de progresemaj verkistoj. Jam de sia junaĝo li estis influita de la marksismo. Lia verkaro daŭre montris tiun fokuson pri la marĝenigitoj. Inter liaj pluraj premioj estis la premio Gjanpith, atribuita al li en 1998. Kiel notis la komitato, "Jafri reprezentas tiujn kiuj batalas kontraŭ la nejusteco kaj subpremado en la socio".[1]

Jafri knabaĝis en Balrampur (nun en Utar-Pradeŝo). Poste li ekstudis en la Universitato de Aligarh de kie li estis forigita pro "politikaj kialoj" en 1936, la jaro en kiu naskiĝis la Movado de progresemaj verkistoj. Jafri partoprenis la unuan konferencon en Laknaŭo kaj restis intime ligita al tiu movado. En 1939, li iĝis la redaktoro de la revuo la movado, Naya adab ([najaa adab], Nova literaturo). Dum liaj magistraj studoj en Laknaŭo en 1940-41, li estis arestita pro verkado de poemoj kontraŭ la Dua Mondmilito, kaj pro partoprenado en politikaj agadoj.[2]

Li verkis novelaron, poemarojn, filmkantojn, kaj dramojn. Li aperigis ankaŭ literaturajn studojn pri Ikbal, Kabir, Mir Taqi Mir, Ghalib, kaj Mirabai. Jafri urduigis el la angla Rakontojn el Ŝekspiro de Charles kaj Mary Lamb, el la Sanskrito partojn de la poemo La nuba mesaĝisto de Kalidaso, kaj el la persa poemon de Ghalib. Li ankaŭ faris dokumentarian filmon kaj du televid-seriojn.[2]

Tutvive li strebis je la paco: enlande pri la rilatoj inter la hinduoj kaj islamanoj, kaj pri la rilatoj inter Barato kaj Pakistano. En intervjuo en 1997, li angoris pri la situacio en Barato. "Mi estas baratano. Kiel ĉiu baratano, mi havas fortajn sentojn pri Barato. Ĝiaj valoroj, ĝia sekularismo, ĝia granda spirita heredaĵo.... Homoj iĝas pli kaj pli netoleremaj ĉie en la mondo.... Mi malĝojas pri tio kio okazas al la Barato kiun ni amas.... La Barato al kiu ni ĉiuj apartenas".[3]

En 1999 kiam la barata ĉefministro Atal Bihari Vajpayee renkontis la pakistanan ĉefministron Nawaz Sharif, li donacis kasedon de poemoj de Jafri. La poemaro titoliĝis Sarhad (La landlimo) kaj pledis por paco inter la najbaraj landoj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rediff novaĵraporto (en la angla), Gjanpith por Ali Sardar Jafri, la 17-an de januaro 1998.
  2. 2,0 2,1 R. Padmanabhan, (anglalingva artikolo), Progresema poeto, Frontline, 15.3, 7-20 februaro 1998.
  3. Pritish Nandy, Intervjuo kun Jafri (en la angla), 'Tiuj ĉi versoj naskiĝas el angoro. Angoro pri tio kio okazas en mia gepatra lando. Barato', The Rediff Interview, 1-an de decembro 1997.
  4. United News of India novaĵraporto pri "Buso al Pakistano" (en la angla), 'Ĉion bonan por la vojaĝo al Lahoro', la 18-an de februaro 1999.