Ali bey Huseynzade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ali bey Huseynzade (Əli bəy Hüseynzadə, aŭ Əli Hüseyn Turan) (la 24-an de februaro 1864 — la 17-an de marto 1940) estas azera verkisto, filozofo, kaj literatura kritikisto, unu el la plej elstaraj proponantoj de Azerbajĝan-Turkaj sociaj ideoj de la 20a jarcento.  Kun atingoj dum longa tempo kiel erudiciulo, kuracisto, artisto, poeto, kritikisto, tradukisto, instruisto, kaj ĵurnalisto, li metis la propran markon sur ĉiu el ĉi tiuj kampoj.  Li faris elstaran laboron en la Azerbajĝana informilara kaj publikista kampoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 24an de februaro en 1864 en Salyan, en la nuntempa Azerbajĝano.  Dum liaj junaj jaroj lia familio transloĝiĝis al Tbiliso.  Lia avo, Mahammadali Huseinzade, estis la Kaŭkazia islama ĉefpastro dum 32 jaroj.  Ali bey diplomiĝis de la Tbilisa gimnazio (1875-1885), kaj dum sia infanaĝo lernis la Turkan, Persan, Araban, Germanan, kaj Rusan lingvojn.

La patro de Ali bey Huseynzade, Ŝejk Ahmad, profitis de siaj konversacioj kun lia amiko, fondinto de Azerbajĝana teatro Mirza Fatali Akhundov (1812-1878), por ekkoni la bazojn de literaturo. De la tempo de lia gimnazia edukado, la Turka lingvo kaj a ideoj de Ŝejk Selya kaj Mirza Fatali Akhundov ege influis lin.[1]

En 1885, li komencis la studadon ĉe la Fako de Fiziko kaj Matematiko de la Universitato de Sankt-Peterburgo.  Post diplomiĝo en 1889, Huseynzade transloĝiĝis al Istanbulo, kie li registriĝis ĉe la Medikamenta Fako de Istanbula Universitato.  Post diplomiĝo de la universitato, li laboris kiel armea kuracisto en la Otomana Armeo, kaj poste kiel asistanta profesoro ĉe la universitato.

Huseynzade estis unu el la fondintoj de la Komitato pri Unuiĝo kaj Progreso.  Ziya Gökalp ege influiĝis de liaj ideoj, kaj menciis Huseynazde-on kiel unu el siaj plej gravaj instruistoj.[2]

Kiam Ziya Gökalp venis de Rusio al Istanbulo, la komentoj de Huseynzade en la poemo "Turan" notiĝis kiel unu el la unuaj esprimoj de la "Tut-Turanisma" ideologio.[3]

En 1885 li eniris la matematikan fakon de la Universitato de Sankt-Peterburgo, li ankaŭ ĉeestis prelegojn de gravaj orientdevenaj profesoroj.  Dum ĉi tiu tempo, li ricevis lecionojn de gravaj spertuloj, kiel Dmitri Mendeleyev, Yeqor Vaqner, Nikolay Menşutkin, Nikolay Beketov, Valentin Jukovski kaj aliaj, kaj ekkonis la imperiajn-sociajn procesojn de proksime, kaj kun patriotismaj idealoj eksimpatiis.  Kiel la aliaj revoluciemaj studentoj, li ankaŭ devis foriri el Sankt-Peterburgo.

En 19093, Ali bej reiris hejmen, kaj pasis la sekvaj 7 jaroj en Bakuo. Dum ĉi-tiu periodo, li faris klerulajn kaj eldonajn aktivojn, redaktis la ĵurnalon "Heyat" ("Vivo"), kaj servis kiel ĉef-redaktoro de la ĵurnalo "Kaspiy". En 1905, kune kun Alimardan Topchubashev, Farrukh Vezirov, Adil Khan Ziyadkhanov and Ahmed bey Aghayev, li fariĝis parto de la Azerbajĝana delegitaro al tut-Rusia kunveno de islamanoj, kie oni interkonsentis pri la fondiĝo de unu sola islama partio en la Rusia Imperio. En 1906, Huseynzade ekeldonis la revuon "Fiyuzat", financata de la fama filantropo Haji Zeynalabdin Taghiyev, kaj forte kritikis la Cariostan registaron en siaj verkoj.

En 1910, Huseynzade transloĝiĝis al la Otomana Imperio, kie li elektiĝis kiel ĉef-membro de la Komitato pri Unuiĝo kaj Progreso. En 1918, li reiris Azerbajĝanen por partopreni en la fondiĝo de la Azerbajĝana Demokratika Respubliko (ADR), kaj partoprenis en la negociojn por la Otomana subteno de la ADR kontraŭ la Bakua Komuno. Post la disfalo de la ADR en Aprilo 1920, Huseynzade fine ekloĝis en Turkio, kaj fariĝis civitatano de tiu lando, kie li ricevis la familian nomon Turan.[4]

Memory[redakti | redakti fonton]

Unu el la stratoj en l Yasamal (Jasamala) distrikto de Bakuo nomiĝis laŭ Ali bey Huseynzade, kaj estas statuo de li en la centro de lia hejmurbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aytək Zakirqızı (Məmmədova).Əli bəy Hüseynzadə haqqında Türkiyənin böyük mütəfəkkiri Hilmi Ziya Ülkənin xatirələri
  2. Aytək Zakirqızı (Məmmədova).Əli bəy Hüseynzadə haqqında Türkiyənin böyük mütəfəkkiri Hilmi Ziya Ülkənin xatirələri
  3. Aytək Zakirqızı (Məmmədova).Əli bəy Hüseynzadə haqqında Türkiyənin böyük mütəfəkkiri Hilmi Ziya Ülkənin xatirələri
  4. YAVUZ AKPINAR (21 June 2013)Tam sayfa faks yazdırma. Alirita 2015-04-10.