Almodôvar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almodôvar
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 449  (2011) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 31′ N, 8° 4′ U (mapo)37.511388888889-8.0602777777778Koordinatoj: 37° 31′ N, 8° 4′ U (mapo) [+]
Alto 286 m [+]
Areo 777,88 km² (77 788 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Almodôvar (Portugalio)
Almodôvar (Portugalio)
DEC
Almodôvar
Almodôvar
Situo de Almodôvar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almodôvar [+]
vdr

Almodôvar estas portugala urbeto kaj municipo apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun ĉirkaŭ 6 713 loĝantoj (2021).

Ĝi estas subdividita en ses fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipo Castro Verde, oriente kun Mértola, sudoriente kun Alcoutim, sude kun Loulé, sudokcidente kun Silves kaj okcidente kaj nordokcidente kun Ourique.

La sidejo estas en la loĝloko Almodôvar, kiu havas ĉirkaŭ 3 000 loĝantojn (2021), nome en la freguesia Almodôvar e Graça dos Padrões.

Freguesias[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

La municipio estas dividita en jenaj submunicipoj:

  • Aldeia dos Fernandes
  • Almodôvar e Graça dos Padrões (sidejo)
  • Rosário
  • São Barnabé
  • Santa Clara-a-Nova e Gomes Aires
  • Santa Cruz

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj eĉ el epoko de megalito, nome dolmenoj en Santa Clara-a-Nova kaj Gomes Aires, krom trovo en Rosário de la Steleo de Monte Gordo. El Ĥalkolitiko restis funebraj strukturoj de falsa kupolo en São Barnabé. Kaj pli gravaj kaj abundaj estis restaĵoj de la Bronzepoko kaj de la Ferepoko (steleoj kun tre frua praskribaĵo, 8-a ĝis 5-a jarcento a.n.e.). Prie estas muzeo nome Museu da Escrita do Sudoeste.

De romia epoko restis kasteloj laŭlonge de Ribeira de Oeiras, akvobaraĵo kaj nekropolo ĉe Monte Novo do Castelinho, mino ĉe Brancanes, kaj la setlejo de Mesas do Castelinho, kun ortangulaj stratoj kaj gravaj konstruaĵoj. La strategia loko proksime de Mértola ĉe la rivero Gvadiano kaj la mina zono de Aljustrel favoris la loĝadon en la epoko de la Romia Imperio.

Poste okazis loĝigo fare de visigotoj ĝis la epoko de Al Andalus, en kiu abundis ruraj setlejoj (aldeia) kaj estis eĉ fortikaĵo aŭ almudaûár (rondoforma domo aŭ kastelo), vorto kiu estas la etimologia deveno de la nuna loknomo. La rekonkero de la zono fare de kristanoj okazis inter 1238 (konkero de Mértola) kaj 1245 (konkero de Marachique). Fine de la 13-a jarcento la teritorio apartenis al la Militordeno de Sant'Iago da Espada. En la 16-a jarcento okazis disvolviĝo, konstruado de urbodomo, de konvento de franciskanoj kaj eĉ ĝia lernejo pro teologio.

Krom regionaj agrikulturo kaj brutobredado estis granda aktiveco pri diversaj metioj, ekzemple pri ledo, ŝufabrikado, lano, fromaĝo, mielo, arbutalkoholaĵo ktp.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de Santo António
  • Ponto super Ribeira de Cobres
  • Preĝejo de São Francisco
  • Preĝejo de Rosário
  • Setlejo de Mesas do Castelinho
  • Preĝejo de Santa Cruz
  • Muzeo Escrita do Sudoeste
  • Etnografia Muzeo Manuel Vicente Guerreiro - Santa Clara a Nova
  • Muzeo Severo Portela

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]