Aloe gariepensis
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aloe gariepensis (Pillans) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Garipa aloo (Aloe gariepensis) estas specio en la genro Alooj de la familio asfodelacoj. La specinomo gariepensis venas de la rivero Garipo.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝeneralaj karakteroj
[redakti | redakti fonton]Aloe gariepensis estas sentiga aŭ mallongatiga kaj elkreskas plej ofte unuope, multfoje branĉas kaj formas do aretojn. La tigo estas stara aŭ kuŝa kaj ĉe unuope kreskintaj plantoj ĝis 1 metron longa. Ĝi estas ŝarĝita per la restaĵoj de mortintaj folioj. La lancoformaj pintofiniĝaj folioj formas densajn folirozedojn. Iliaj malhelverdaj ĝis ruĝbrunaj foliplatoj longas 30-40 centimetrojn kaj larĝas 5-8 centimetrojn. Sur la iom linihava folisurfaco povas vidiĝi blankaj makuloj. La pikaj, ruĝbrunaj dornoj sur la horneca folirando estas 2-3 milimetrojn longaj kaj malproksimas proksimume 10 milimetrojn unu de la alia.
Floraroj kaj floroj
[redakti | redakti fonton]La simplaj floraroj estas 80-120 centimetrojn longaj. La densaj, mallarĝacilindraj pintofiniĝaj grapoloj estas 35-50 centimetrojn longaj kaj 7 centimetrojn larĝaj. La lancoformaj brakteoj havas longon de proksimume 25 milimetroj kaj estas 8 milimetrojn larĝaj. En la burĝona etapo ili estas tegole aranĝitaj. La kutime flavaj aŭ verdflavaj floroj staras sur 15-20 milimetrojn longaj flortigoj. La burĝonoj malofte estas ruĝecaj. La floroj longas 23-27 milimetrojn kaj estas rondaj ĉe la bazo. Ili larĝiĝas en la direkto de malfermo. Iliaj tepaloj ne estas kunkreskintaj. La stamenoj kaj karpeloj elstaras 5-6 milimetrojn de la floro.
Arealo
[redakti | redakti fonton]Garipaj alooj kreskas en Namibio kaj la sudafrika provinco Norda Kablando sur rokaj deklivoj.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La unua priskribo estis publikigita en 1933 de Neville Stuart Pillans.[2] Sinonimo estas Aloe gariusiana Dinter (1928, nom. inval. ICN, artikolo 32.1c).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Susan Carter, John J. Lavranos, Leonard E. Newton, Colin C. Walker: Aloes. The definitive guide. Kew Publishing: Royal Botanic Gardens, Kew, 2011. p. 259.
- Leonard Eric Newton: "Aloe gariepensis". En Sukkulenten-Lexikon. Einkeimblättrige Pflanzen (Monocotyledonen), eld. Urs Eggli. Eugen Ulmer: Stuttgart, 2001. p. 139–140.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Urs Eggli, Leonard E. Newton: Etymological Dictionary of Succulent Plant Names. Springer, Berlin/Heidelberg 2010, ISBN 978-3-642-05597-3, p. 91.
- ↑ South African Gardening. Vol. 23, 1933, p. 213.
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Red List of South African Plants
- Foto Arkivigite je 2016-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto de folirozedo